El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Cuthbert FAULKNER
[uiljem fokner] (naski?is kiel William Cuthbert Falkner, la
25-an de septembro
1897
en
New Albany
,
Misisipio
, mortis la
6-an de julio
1962
en
Oxford
, Misisipio) estis
usona
verkisto
.
Liaj unuaj poeziaj kaj prozaj verkoj ne rikoltis grandan atenton, sed tio ?an?i?is, kiam en 1929 aperis lia romano
Sartoris
, kiu ? same kiel liaj sekvaj verkoj ? temis pri la socia vivo de familioj en la Usona sudo. Krom verki romanojn, rakontojn kaj poemojn Faulkner anka? elprovis sin kiel scenaristo en
Hollywood
. En la jaro 1949 William Faulkner estis honorata per la
Premio Nobel de Literaturo
. Dufoje li gajnis la
Premion Pulitzer
: en 1955 kaj 1963.
- 1917, li transloki?is al
Toronto
kaj post milita trejnado, li estis sendita al la e?ropa fronto kiel le?tenanto observanto de la kanada RAF. Li ?an?is sian familinomon al Faulkner.
- 1918, post la
milito
li revenis sialanden. Li plue studis kaj laboris diversmaniere; li publikigis sian unuan poemon.
- 1922-24, krom studado, li laboris kiel
po?tisto
de la Universitato de Oksfordo, Usono. Li verkis la poemojn de "The marble faun".
- 1925, li veturis tra Italio, Francio kaj Anglio.
- 1926, li publikigis sian unuan romanon
Soldiers Pay
(Soldatpago), pri sia sperto dum la milito.
- 1927, li publikigis sian libron "Moskitoj".
- 1929, li presis du novajn romanojn,
The Sound and the Fury
, fine de sia lernado, kaj
Sartoris
, unua romano de la ciklo pro la dekadenco de la sudusonaj familioj. En junio li edzi?is al Estelle Oldham Franklin, kaj dum la
mielmonato
li korektis la malneton de
The Sound and the Fury
.
- 1930, li publikigis
As I Lay Dying
, nur malmultajn monatojn post
The Sound and the Fury
.
- 1931, li publikigis korektitan version de
Sanctuary
, kiu ege sukcesis. Naski?is tro frua bebino, kiu mortos post nur unu semajno.
- 1932, li publikigis
Light in August
, verkita dum nur 47 tagoj kaj subskribis sian unuan kinkontrakton kun
Metro Goldwin Mayer
; li laboris dum unu jaro por na?
scenaroj
, el kiuj nur du produktori?is, nome "Lazy river" kaj "Today we live".
- 1933;
Paramount
premieris "The Story of Temple Drake", bazita sur
Sanctuary
.
- 1935, li revenis al
Holivudo
, dungita tiam de
Twentieth Century Fox
helpe de
Howard Hawks
. Tamen lia nomo aperis nur en du filmoj, nome "Road to Glory" kaj "Slave Ship".
- 1936, li publikigis
Absalom, Absalom!
pri la rasproblemo.
- 1942, li akceptis dungadon por sep jaroj ?e
Warner Brothers
. Tiam li restis en Holivudo ?is 1945 kaj laboris por 17 scenaroj, de kiuj 11 produktori?is, dum lia nomo aperis nur en du: "Havi a? ne havi" kaj Senfina dormo", amba? re?isoritaj de
Howard Hawks
.
- 1949; oni atribuis al li la
Nobel-premion pri Literaturo
, kiun li ricevis en 1950.
- 1954, li ricevis la
Premion Pulitzer
pro "Fabelo".
- 1961, li vizitis Venezuelon.
- 1962, li malakceptis inviton de la prezidanto
J.F. Kennedy
al la Blanka Domo. En majo oni publikigis lian lastan verkon
The Reivers
. La 6-an de julio li mortis subite pro korinfarkto.
- Soldiers Pay
(1926)
- Sartoris
(1929)
- The Sound and the Fury
(1929)
- As I Lay Dying
(1930)
- Sanctuary
(1931)
- Light in August
(1932)
- Absalom, Absalom!
(1936)
- The Unvanquished
(1938)
- The Hamlet
(1940)
- Intruder in the Dust
(1948)
- Requiem for a Nun
(1951)
- The Town
(1957)
- The Mansion
(1959)
- The Reivers
(1962)