한국   대만   중국   일본 
Beta Israel - Vikipedio Saltu al enhavo

Beta Israel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fala?oj )
Beta Israel
tribo
judoj
?tatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
amhara lingvo ? hebrea lingvo ? tigraja lingvo
Religio
judismo
v ? d ? r
vila?o Balankab de Beta-Israel -anoj. H. A. Stern, Wanderings Among the Falashas in Abyssinia , Londono 1862

La komunumo nomata Beta Israel , kio en la hebrea havas la signifon "domo de Israelo " a? "komunumo de Israelo", estas la tradicia juda komunumo de Etiopio . Temas ver?ajne pri la sola antikva komunumo de nigraj judoj en la mondo.

La etiopiaj judoj ofte estas nomataj de aliaj etiopianoj fala?a , kio signifas "eksterlandano" en la amhara lingvo. Tamen, la etiopiaj judoj mem konsideras tiun nomon ofenda.

La? la legendo, ili devenas de la re?ino de ?eba , kaj de Salomono . La etiopiaj judoj certe vivas en Etiopio de tre longa tempo, ?ar ili tradicie ne konas Talmudon kaj ne konas la judajn festojn en kiuj oni rememoras la detruon de la unua kaj dua temploj en Jerusalemo , do Beta Israel aparti?is de aliaj judoj anta? tiuj okaza?oj kaj la verkado de Talmudo.

Mapo de migradoj de Beta-Israel -anoj
Beta-Israel -anoj farantaj la tradician flanpanon in?era
Infano de Beta Israel atendanta por fari alija al Israelo. Etiopio, la 17-an de julio 2005 .

Elmigrado al Israelo [ redakti | redakti fonton ]

En 1984 - 1985 dum la operaco ≪Moseo≫, Israelo alveturigis kelkajn milojn da etiopiaj judoj. Poste etiopia registaro bremsis elmigradon, strebante interligi tiun kun liverado de israelaj armiloj. Usono kaj Israelo ?iam okazigis premadon al ?i por liberigi elmigradon.

En aprilo 1990 , kiam la etiopia armeo spertis gravajn malvenkojn, la usona prezidento George H. W. Bush sendis al la lando delegacion sub gvido de la eksa senatano de Minesoto Rudi Boshvic por intertrakti pri elveturigo de 16-18 miloj da etiopaj judoj. La 27-28an de aprilo okazis renkonti?o kun etiopiaj a?toritatoj, kaj usonanoj faris ?ion eblan por admoni la prezidenton Mengistu Haile Mariam forlasi la landon. Matene la 21-an de majo li eksi?is kaj fu?is al Zimbabvo .

Tuj poste prezidento George H. W. Bush petis la portempan prezidenton Tesfaje Gebre Kidan permesi elveturadon de la etiopiaj judoj. La 24-an kaj 25-an de majo ene de 35 horoj per aviadiloj el Adis-Abebo estis transportitaj al Israelo 14 mil judojn ? tio nomi?is la operaco ≪Salomono≫. Nur la 28-an de majo , post respektiva alvoko de Usono, trupoj de la Popola Fronto por la Liberigo de Eritreo eniris kaj rapide okupis sie?itan de ili Adis-Abebon. [1]

Tiel preska? ?iuj etiopiaj judoj, kiuj suferis pro persekutado kaj politika subpremo, estis transportitaj de Etiopio al Israelo de la israela registaro, kaj ili ankora? vivas tie.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Evgenjev M. S blagoslovenija Va?ingtona // Azija i Afrika segodnja. 1992. N 12. p. 16-18. esperante (Je la beno de Va?ingtono // Azio kaj Afriko hodia?).