한국   대만   중국   일본 
Fagopiro - Vikipedio Saltu al enhavo

Fagopiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fagopiro
ordinara fagopiro, Fagopyrum esculentum
ordinara fagopiro , Fagopyrum esculentum
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Poligonacoj Polygonaceae
Genro: Fagopiro Fagopyrum
Mill. , 1754
Specioj

Fagopyrum esculentum - ordinara fagopiro
Fagopyrum tataricum - tatara fagopiro

Aliaj Vikimediaj projektoj
v ? d ? r

La fagopiro ( Fagopyrum ) estas genro de unujaraj, rapide kreskantaj herboj kun triangule korformaj folioj kaj kun triangulaj nuksoj , kiuj estas prilaborataj por elfarado de grio . Tiu greno kultivatas sur plej malri?aj kaj acidaj grundoj, ekzemple en Bretonio .

La ordinara fagopiro ( F. esculentum ) estas specio el Azio, unujara herbo kun blankaj a? rozetaj floroj k kun glatsupra?aj fruktoj uzataj por fari interalie grizan farunon kaj flokojn; kvaza?hejma en kelkaj lokoj de E?ropo, plej kultivata speciode fagopiro.

La tatara fagopiro (F. tataricum) estas specio el Hindio, tre parenca al la ordinara fagopiro sed kun blankete a? flavete blankaj floroj kaj kun malglatsupra?aj, amargustaj fruktoj; malpli kultivata ol la anta?a.

Uzado [ redakti | redakti fonton ]

En Japanio oni farunigas fagopiran nukson, kaj faras vermi?elon. La vermi?elo estas fagopira?o , nomata soba : pri tio vidu artikolon sobao . Fagopira grio estas grio produktata el fagopiraj grenoj. ?i estas populara en la orientslavaj kaj pola kuirartoj kaj tie estas servata sola, ofte kun salo kaj butero, a? kiel alman?a?o.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]