El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eusebio Da Silva Ferreira
Eusebio Da Silva Ferreira
, konata nur kiel Eusebio, estis fama
futbalisto
. Li naski?is la
25-an de januaro
1942
en
Lourenco Marques
,
Mozambiko
, kiu estis en tiuj tempoj
portugala
kolonio
, kaj je 19 jaroj li iris ludi en la portugala (
lisbona
) teamo
Benfica
, kie li pasigis la plej grandan parton de sia kariero.
Eusebio estis ege talenta atakanto, kiu faris golojn je nekredebla ritmo. En tute li faris 727 golojn en 715 ludoj, dum li ludis por Benfica, malfacile ripetebla rekordo. Li kondukis Benfica-n gajni du-foje la
?ampionan ligon de UEFA
(1961 kaj 1962), kaj 11 portugalajn ?ampionecojn.
Kun la
portugala nacia teamo
li ludis en 64 ludoj farante 41 golojn. En
1966
li partoprenis en la
mondpokalo
, fari?ante la ?ef-poentulo de la turniro kun 9 goloj (en 6 ludoj) kaj helpante Portugalion atingi la trian lokon, la plej bona rezulto de ?ia historio. Interalie li faris 4 golojn en la kvaron-finalo kontra?
Norda Koreio
.
Per siaj rapideco kaj supleco li akiris la kromnomon "nigra pantero".
Eusebio retiri?is en 1978. Li certe restas la plej fama portugala futbalisto en historio.
Eusebio mortis la
5-an de januaro
2014
en
Lisbono
,
Portugalio
.
- 1957?1960: Sporting Clube de Lourenco Marques (
Mozambiko
)
- 1960?1975: Sport Lisboa e Benfica (
Portugalio
)
- 1975?1976: Boston Minutemen (
Usono
)
- 1976: CF Monterrey (
Meksiko
)
- 1976?1977: Boston Minutemen (
Usono
)
- 1977: Toronto Blizzards (
Kanado
)
- 1977: Las Vegas Quicksilver (
Usono
)
- 1978: SC Beira-Mar (
Portugalio
)
- 1978: Uniao de Tomar (
Portugalio
)