Eugene SUE
(naski?inta la
10-an de decembro
1804
en
Parizo
, mortinta la
3-an de a?gusto
1857
en
Annecy
) estis
franca
verkisto. La fondinto de malpeza literaturo kaj la patro de la romano en sinsekvoj (kiel serio). Li gajnis la kromnomon "Re?o de la Popola Romano" dum sia vivo, ?ar li estis la plej legita siatempa verkisto en fikcio en la franca.
En 1823 li partoprenis la kampanojn en
Hispanujo
kaj poste diversajn voja?ojn al
Ameriko
kaj
Okcidentaj Indioj
. En 1827 li vizitis
Grekion
kunbatalonte la batalon de
Navarino
. Poste li forlasis la milita?ojn por ekokupi?i pri pentrado. Sed pro instigo de amikoj li publikigas romanan poezia?on titolita ≫Kernock le pirate≪ (1830). La granda furoro igis lin dedi?i sin tute al verkado. Li do i?is pioniro de la mara romano franclingva. Post kiam aperis ankora? aliaj romanoj sam?enraj (krome anka? historiaj verkoj de malgranda valoro, nome: ≫Histoire de la marine francaise≪ / 1835?37, 5 vol., kaj ≫Histoire de la marine militaire chez tous les peuples≪ de 1841), li komencis verki romanojn etikajn. Tre pla?is al li rakonti dekadencon kaj senmoralecon; tia?oj oftis en la seria verko ≫Mysteres de Paris≪ (1843, 10 vol.), kiu havis multajn tradukojn. La sukceso grandega kondukis Sue tute al la ?enro de sociala romano. Inter tiaj romanoj menciindas ≫Le Juif errant≪ (1845, 10 vol.; ?i havis same grandan sukceson kiel la verko ≫Mysteres≪); ≫Martin, l'enfant trouve≪ (1847, 12 vol.); ≫Les sept peches capitaux≪ (1847?49, 16 vol.); ≫Les mysteres du peuple≪ (1849, 16 vol.), por kiu li akuzitis pro ribeligemo kaj senmoraleco; ≫La famille Jouffroy≪ (1854, 7 vol.); ≫Les secrets del'oreiller≪ (1858, 7 vol.).
En 1850 li elektitis deputito por la ekstremismaj maldekstruloj. Post la pu?o de 1851 li devis forlasi Franclandon kaj vivis en Annecy. Li anka? provis skribi kelkajn dramojn, sed tio fiaskis.
La rakontoj de Sue enkondukis la leganton en la heroa?ojn de la ka?ita, preska? subtera, vivo de Parizo, kun ekvido de tio, kio okazis ekster ili. Li la?dis la kura?ajn civitanojn, kiuj batalis kontra? koruptado, kaj apla?dis tiujn individuojn en la malaltaj tavoloj de la socio, kiuj decidis batali el la malri?ulejoj de la perfortemaj kapitalistoj. Sue tute ne ka?is la propagandon, kiu aperis el la intrigoj de liaj rakontoj, sed emfazis ?in kaj ?ian justecon e? pli anta? la krueleco de la socio. Lia verkado estas dotita per interesaj dialogoj kaj intrigo, kiu elstaras per kreskanta sento de drama stre?o. Liaj rakontoj, karakterizitaj de troa sentimentaleco, altiris la koron de la leganto al distriktoj, en kiuj li ?iam volus esti, sed malhavis la kura?on viziti per siaj propraj fortoj. Kune kun protagonistoj de Sue, la leganto spertas la dan?ersenton kaj teruron, kiu akompanas la rolulojn, sed finfine anka? la ?ojon de venko kaj la potencon de moralo kaj justeco.
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 19. Leipzig 1909, p. 187, kio
legeblas tie ?i interrete.