한국   대만   중국   일본 
Estollo - Vikipedio Saltu al enhavo

Estollo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estollo
municipality of La Rioja
Administrado
Po?tkodo 26328
Demografio
Lo?antaro 93    (2023) [+]
Lo?denso 6 lo?./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′  N , 2° 51′  U (mapo) 42.329166666667 -2.8502777777778 Koordinatoj: 42° 20′  N , 2° 51′  U (mapo) [+]
Alto 748 m [+]
Areo 16 km² (1 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Estollo (Provinco Rioĥo)
Estollo (Provinco Rio?o)
DEC
Situo de Estollo
Estollo (Hispanio)
Estollo (Hispanio)
DEC
Situo de Estollo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Estollo [+]
v ? d ? r

Estollo [esTOljo] estas vila?o kaj municipo de Rio?o (norda Hispanio ), nome en la sudokcidenta komarko Supra Najerilla kaj precize en ties norda subkomarko, nome la Cogolla kaj en la okcidento de la regiono.

La municipa teritorio de Estollo, en la okcidento de la regiono.

Geografio [ redakti | redakti fonton ]

Pre?ejo de Estollo.
San Andres del Valle.
Pre?ejo de San Andres del Valle.

?i estas lo?loko kun komunikvojo al la cetero de la komarko kaj de la regiono nur la? la regiona ?oseo LR-331 kiu kondukas orienten al Villaverde de Rioja kaj Bobadilla kaj okcidenten al San Millan de la Cogolla . ?i estas ?e la meza fluejo de la Valo de la rivero Najerilla , je 748 metroj super marnivelo. Estas du lo?lokoj nome Estollo kaj San Andres del Valle.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Ties historio estas tre ligita al tiu de la Mona?ejo de San Millan de la Cogolla al kiu iam apartenis. La lokanoj pagisn 3 989 000 maravedoj por atingi sendependecon. Post la malapero de la senjorlandoj, en 1811, ?i i?is el la provinco de Burgoso , ?is la kreado de la provinco Logronjo la 30an de Novembro 1833.

Pri ekonomio, la mezepoka institucio Mesta markis la historion de la montaro ?is nun. La transmigra brutobredado ordigis la spacon, la uzadon kaj la vivmanieron de multaj generacioj. La brutobredado de ?afoj estas perfekte adaptebla al la orografiaj kaj klimataj kondi?oj de la areo, kaj krome estis anka? bovoj kaj kaproj. ?afoj ludis gravan rolon en la florado de tekstila industrio en la areo. Sed tio ?an?i?is meze de la 19-a jarcento, kiam la konkurenco de la moderna tekstila industrio de Katalunio ruinigis la lokan tekstilan industrion, tro mandependa kaj tro malmulte mekanizita (kun konsiderinda malprogreso en la adoptado de energioj alternativaj al la hidra?lika), kaj tro for de la ?efaj fervojoj. Pro tio fine de la 19-a jarcento la lo?antaro elmigris al novaj industriaj centroj. [1] ?

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logrono. El la 1950-aj jaroj oni perdis pli ol 300 lo?antojn ?is la nunaj 84.

Aktualo [ redakti | redakti fonton ]

La ekonomio estas bazita sur agrikulturo kaj brutobredado. Temas pri kultivoj de irigacio kaj neirigaciaj, ?efe terpomoj kaj cerealoj, krom la forstado , kun multaj fruktarboj. Krome estas ?afoj kaj bovoj.

La lo?antaro estas tre maljuni?inta. Vizitinda?oj estas la du pre?ejoj, ermitejo, blazondomo, fontanoj, la montara pejza?o, ktp.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]