la
Grugahalle
, eventejo de la
Essener Jazztage
Essener Jazztage
estis serio de tri
?azfestivaloj
, kiuj okazis en
1959
,
1960
kaj
1961
en la
Grugahalle
en
Essen
. Je la festivaloj koncertis multaj famaj
?azmuzikistoj
, kies prezenta?ojn oni sonregistris kaj kiuj estas altrangaj inter la multaj ?azaj sonregistra?oj.
Jam du tagojn post la malfermado de la nova Grugahalle, la 28-an de oktobro 1958, tie okazis koncerto de
Bill Haley
kaj lia bando. La koncerton komencis la
?azbandego
de Kurt Edelhagen el
Herne
. La ta?geco de la eventejo por grandaj festivaloj pretigis la vojon por la
Essener Jazztage
.
La unua festivalo okazis la 18-an de aprilo 1959, je kiu interalie koncertis
Ella Fitzgerald
,
Oscar Peterson
kaj
Bud Powell
. Je la dua festivalo en 1960 gastis triopo de
Bud Powell
,
Oscar Pettiford
kaj
Kenny Clarke
la unuan kaj lastan fojon, foje anka? kun
Coleman Hawkins
Krome koncertis la kvaropo el
Dave Brubeck
,
Paul Desmond
, Gene Wright kaj Joe Morello. Ili prezentis interalie siajn furora?ojn "Rondo A La Turk", "I'm In A Dancing Mood" kaj dekminutan version de "St. Louis Blues". La prezentadojn spektis proksimume 12.000 homoj. Plua elstara ero de la
Essener Jazztage
en 1960 estis la prezentadoj de la Orkestro Quincy Jones. En 1960 entute
Trian fojon
Essener Jazztage
okazis la 17-an de aprilo 1961, kulmino de la festivalo estis la prezentadoj de pianisto
Thelonious Monk
, frapinstrumentisto Kenny Clarke kaj saksofonisto
Roland Kirk
.
Aliaj elstaraj ?azmuzikistoj, kiuj koncertis dum la
Essener Jazztage
estis
Ray Brown
,
Buck Clayton
,
Lucky Thompson
,
Martial Solal
, Humphrey Lyttleton,
Roy Eldridge
, Champion Jack Dupree,
Gerry Mulligan
, Muggsy Spanier,
Nat King Cole
,
Ray Charles
,
Count Basie
,
Louis Armstrong
kaj
Mahalia Jackson
.
La 17-a de aprilo 1961 anka? estis la lasta fojo, ke okazis la
Essener Jazztage
: la festivalo formigris al
Berlino
, ?azkoncertoj en la
Grugahalle
malofti?is, la ?azgranduloj preterpasis plejparte la
Ruhr
-urbegon
.