Esperanto-klubo
a?
Esperanto-grupo
estas
klubo
, kiu celas disvastigi a? utiligi
Esperanton
same kiel
Esperanto-asocio
, sed estas ?enerale pli loka kaj ofte malpli formala. Esperanto-kluboj ofte havas kunvenojn por lerni a? paroli kun aliaj esperantistoj.
Por foliumi la vikipediajn artikolojn pri unuopaj Esperanto-grupoj, ekzistas
Listo de Esperanto-kluboj
.
La unua Esperanto-klubo estis la volapukista
klubo
de
Nurenbergo
, grava germana
societo
fondita la
18-an de februaro
1885
; en
1888
, sub la influo de la agado de Einstein, en sia plena ?enerala kunveno, la? propono de la prezidanto
Christian Schmidt
post varma diskutado, ?i konvertis sin tuta al Esperanto. En oktobro 1889, tiu klubo anka? fondis la unuan
Esperanto-gazeton
,
La Esperantisto
. En sia unua jaro tiu gazeto raportas nur pri la fondo de grupeto en
Moskvo
kaj de klubo en
Sofia
, kiuj tamen disfalis.
Projekto
de Ligo E-ista por la disvastigo de la
lingvo
per fondo de grupoj a? kluboj estis longe ekzamenata en kelkaj numeroj de
La Esperantisto
. Zamenhof apogis tiun projekton, ?ar li vidis en la estonta Ligo la le?donanton de Esperanto, kiu decidus pri ?iuj ?an?oj en la lingvo; tiel la Ligo fari?us ne por-propaganda grupi?o, sed
Akademio
.
Jen la unuaj grupoj la? tempordo (inter krampoj la fondintoj) la? la
Historio de Esperanto
de
Adam Zakrzewski
:
- 1888
- 1889
- 1890
- 1891
- Munchen, "Societo E-isto-ja", fond. de L. E. Meyer Nurnberg (Int. Klubo de Korespondado)
- Uppsala (S. Lundstrom)
- Murom (W. Brzozowski)
- Freiburg en Badenujo (d-ro Haas)
- Peterburg (Art. Florell) (so-lena malferma kunveno 24 marto 1892)
- 1892
- Malaga
- Goteborg (G. Backman)
- Osterby (Ossian Holmquist)
- Erlangen (Fr. v. Brtesen)
- Schweinfurt (P. Kramer, Kirschner, Brand)
- Vilno (A Naumann)
- 1893
- 1894
- Steneby (Lindgven)
- Odessa
(
Gernet
,
Borovko
)
- Reims-Soissons (Huisson)
- Helsingfors (W. Fagershom)
- 1895
El tiuj societoj restis nur tri en fino de 1904: Uppsala, Peterburg kaj Odessa. Kelkaj estis nur kelkmonataj, kiel la grupo de
Reims
-
Soissons
, kiu konsistis el junaj liceanoj.
En januaro 1897 Chavet kun Dannen-muller (du junaj liceanoj) fondis la Esperantistan Klubon de
Louhans
(Francio). Tiu societo konsistis el kelkaj junuloj en Louhans (kun
Alice Roux
); sed balda? ili propagandis eksteren, kaj la societo kreskadis. ?i ?esis en 1898, kiam Beaufront fondis
SPPE
, en kiun ?i fandi?is. Se oni esceptos la negravan danan societon Esperantistan, fonditan la
20-an de aprilo
1897
, SPPE estis la unua Esperantista Societo, kies agemo etendi?is sur tuta lando, kaj e? sur alilanduloj. ?ia jarlibro por 1899-1900 enhavas 313 nomojn, el kiuj nur 169 en Francio kaj kolonioj, kaj la aliaj en 16 aliaj landoj.
El la plej antikvaj Esperanto-kluboj kiuj ankora? funkcias estas la
Londona Esperanto-Klubo
, fondita en
1903
.