Ernst Ludwig Kirchner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Ludwig Kirchner
Naski?o 6-an de majo 1880 ( 1880-05-06 )
en Aschaffenburg
Morto 15-an de junio 1938 ( 1938-06-15 ) (58-jara?a)
en Davos Frauenkirch
Persona informo
Aliaj nomoj Louis de Marsalle
Mortokialo pafvundo
Tombo Waldfriedhof Davos
Lingvoj germana
?tataneco Germana Regno
Alma mater teknologia universitato Dresdeno
Subskribo Ernst Ludwig Kirchner
Familio
Patro Ernst Kirchner
Amkunulo Doris Große ? Erna Schilling ? Irene Altman ? Elsbeth Luebke
Okupo
Okupo pentristo
gravuristo
dezajnisto
konstrua desegnisto
desegnisto
skulptisto
fotisto
grafikartisto
ilustristo
vidartisto
Verkoj Five women on the street
Berlin Street Scene
Marzella
Lehrer Florian Batschi mit Schulkindern
Half-Length Nude with Hat
Street, Berlin
Street Scene
Potsdam Square, Berlin
Bridge over the Rhine in Cologne
Alpine Kitchen
Tinzenhorn - Zugencanyon near Monstein
Wiesen bridge
Archery
Flock of sheep
Tramway and train
Artillerymen in the Shower
The Rider
TTT
Retejo http://www.ernstludwigkirchner.com/
v ? d ? r
Memportreto en 1926

Ernst Ludwig KIRCHNER (naski?inta en la 6-a de majo 1880 en Aschaffenburg , mortinta en la 15-a de junio 1938 en Frauenkirch-Wildboden proksime de Davos ) estis germana pentristo. Li estis kunfondinto de la artista societo Die Brucke en Dresdeno kaj estis unu el la plej gravaj reprezentantoj de germana ekspresionismo. Li anka? apartenis al la Munkena Moderno . Li krome anis ?e Berlina secesio .

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Post plurfoja translo?i?o de la familio (Aschaffenburg 1886/87, Frankfurt am Main, Buchrain LU 1887/90) li finfine estis ekde 1890 en Chemnitz. Tie Kirchner frekventis la nehumanisman gimnazion kaj trapasis la abiturientan ekzamenon en 1901. La? la volo gepatra li komencis studi arkitekturon en somero 1901 ?e la Teknika Altlernejo en Dresdeno. La jam frue evoluintaj interesoj artistaj, precipe de pentrado, per memtrejnado kune kun la studamiko Fritz Bleyl , perfektigitis.

En 1903/04 Kirchner faris la unuan diplomon kaj iris du semestrojn al Munkeno por studkialoj. Tie li partoprenis kursojn ?e la Akademio kiel anka? ?e la privata institucio "Lehr- und Versuchsatelier fur Angewandte und Freie Kunst" de Wilhelm von Debschitz kaj Hermann Obrist. En 1904 Kirchner restudentis en Saksio.

La fruaj verkoj montras ankora? stilan orienti?on ?e Secesio ( Doris, stehend , 1906). Somere li faris kun Bleyl ekskursojn por fari ennaturaj esploroj en kaj ?irka? Dresdeno kaj ?e la lagoj de Moritzburg. Post finstudo (titolo de diplomin?eniero en 1905) Kirchner tute dedi?is sin al pentrado kaj grafikarto kaj fondis la saman kjaron kune kun Erich Heckel , Karl Schmidt-Rottluff kaj Bleyl la artistan klubon Die Brucke . La afercentro de la artista societo instalitis en la gepatra lo?ejo en la dresdena urbokvartalo Friedrichstadt ( (Berliner Straße nr 65). La anoj komencis per t.n. kvarhora nudopentrado enateliere a? sub libera ?ielo. Krome fari?is la unuaj ksilografioj. Kiel komuna programo formulitas en 1906 la jeno: "?iu apartenas al ni, kiu senpere kaj neartefarita reproduktas tion, kio igas lin krei." Krom Max Pechstein intertempe anka? Emil Nolde kaj la svisa artisto Cuno Amiet sukcese varbitis por membreco. En oktobro 1906 okazis la unua granda ekspozicio de pentra?oj de la Brucke-artistoj en la Lampofabriko Karl-Max Seifert en Dresden-Lobtau. En 1906 venis al la ?istiama labora?oj bildaj anka? plastikaj. En septembro 1908 la klubano unue elmontradis en la Artosalono Emil Richter en la Prager-strato. Tio gazetare tuj primokitis. Kreitis la unuaj cirko- kaj varieteobildoj ( Variete - Englisches Tanzpaar , ?. 1909/10).

Konati?is en 1909 Kirchner kun Doris Grosse (nomita: Dodo) kiu estis ofte lia modelo kaj i?is lia amantino. Vizitinte la dresdenan muzeon pri etnologio en 1909/10 Kirchner malkovris la Pala?o -trabojn de indi?enaj popoloj de la suda hemisfero. La simplaj kaj krudaj formoj kiel anka? la konturoj detalozaj de erotikaj motivoj tre bone konvenis al la esprimovolo de la junaj artistoj. Speciale la lignogravura?oj, kiuj ege gravis en lia verkaro ekde 1905, esti?is nun lia plej ?atata esprimilo. Incitite per la abstrakta-surfaca laborado ?e ksilografioj la pentrado anka? ?an?i?is kaj i?is pli simpla, klara kaj ordigita. La koloroj i?is pli intensaj. En Dresden-Friedrichstadt la artistoj ofte renkonti?is por fakaj inter?an?oj kaj komuna laborado. Krome dokumentitis de ili la urba medio en nenombreblaj skizoj, desegna?oj, grafika?oj kaj bildoj ( Eisenbahnuberfuhrung Lobtauer Straße in Dresden , 1910/26). En somero 1909 la artista grupo kun amikinoj kaj modeloj (sen Schmidt-Rottluff) faris longan ekskurson al la lagoj de Moritzburg (sekvintaj tiaj ekskursoj estis en 1910/11) por pentri en intencita unueco inter arto kaj vivo en libera aero ( Vier Badende , 1910). La ankora? neplena?a Franzi (Franziska Fehrmann) elektitis la plej ?atata modelo de la artistaro ( Marzella-Franzi , 1909/10). Tiutempe esti?is multnombraj nudoj kaj pejza?bildoj en la t.n. Brucke-stilo.

Kirchner ali?is en 1910 al Neue Secession en Berlinok kies prezidanto intertempe estis Pechstein, kaj al Deutscher Kunstlerbund . En Berlino Kirchner renkontis la pentriston Otto Mueller kiu balda? poste i?is Brucke-membro. Esti?is la unuaj pentra?oj de berlinaj siluetoj. En oktobro 1910 malfermitis granda ekspozicio de la artista grupo en la renomita dresdena galerio Arnold, sed la publiko ne tro bonvenigis ?in.

Setlo Berline i?is en 1911 (Berlin-Wilmersdorf). En 1912 Kirchner fondis kun Pechstein la pentristan lernejon "MUM-Institut" (MUM=Moderner Unterricht im Malen/Moderna lernigo de pentrado). En la sama jaro ricevis Kirchner kaj Heckel la komision pentri la kapelon de la kolonja Sonderbund-ekspozicio. Nekonservita "Madono" estis la ununura bildo de Kirchner kun religia enhavo. En la gazeto "Der Sturm" (eldonita de Herwarth Walden) aperis en la jarkolektoj 1911/12 serio da litografioj de Kirchner. En 1912 konati?is li - pere de la kabaredodancistino Gerda Schilling - kun ties fratino Erna Schilling (1884-1945) kiu i?is lia akompanantino. La someraj restadoj sur la insulo Fehmarn (unuafoje en 1908) la sekvintajn jarojn intensigitis.

En 1913 Kir?ner verkis la kronikon de la Brucke-anoj kiuj tute ne entuziasmi?is pri ?i ?ar Kirchner troigis en ?i la propran rolon. Pechstein tiam jam estis eksmembro. Sekve la grupo disfalis en majo. Sekvis ekspozicioj de Kirchner sole i.a. en Muzeo Folkwang en Hagen (danke al la perado de Karl-Ernst Osthaus), en la Galerio Fritz Gurlitt en Berlino (1913), ?e Kunstverein Jena . Krome Kirchner partoprenis en 1914 la kolonjan ekspozicion de Werkbund. Ekster tio Kirchner havis kontaktojn i.a. al Botho Graef kaj Eberhard Grisebach. Per sia pli kaj pli akra kaj dinamika pentrostilo Kirchner esprimis la hastadon kaj la ekstravagancecon de la berlina grandurba vivo. Liaj stratobildoj montras preterrapidantajn piedirantojn anta? space fremdigita arkitekturo en la fono. Ilia sentebla soluleco danke al tiaj stilaj substrekoj ankora? pliigitis. Paletro iam kolorema ekpreferis malvarmajn bluajn kaj verdajn tonojn (ekz. Potsdamer Platz, Berlin , 1914).

Post la eksplodo de la Unua mondmilito [ redakti | redakti fonton ]

Per la Unua mondmilito Kirchner psike kaj finance eksuferis. Post restado en Fehmarn li vole nevole prezentis sin kiel voluntulo ?e la rektrutantoj kaj ekhavis sian bazon ?e la divizio Mansfelder Feldartillerie en Halle (Saale) . Sed jam en 1915 oni intertempe ekssoldatis lin pro sanecaj ka?zoj kaj li venis Berlinon. Dokumento tipa por tiu ?i tempo estas lia memportreto Selbstbildnis als Soldat (1915). Pro la korpa kaj psika kolapsoj li por?iam devis forlasi la soldatan servon. Sevis restado en la Sanatorio Dr. Kohnstamm en Konigstein im Taunus por kiu li pentris kvin vandpentra?ojn (en la Puta turo; detruitaj). Samloke esti?is anka? la ciklo ksilografia de la rakonto de Adalbert von Chamisso Peter Schlemihls wundersame Geschichte .

En la skizolibretoj de la jaroj 1915/16 trovi?as pluraj studoj la? malnovaj majstroj. La malboni?anta saneco necesigis plurajn kuracrestadojn en Svislando. La? konsilo de sia amiko Henry Van de Velde Kirchner iris en 1917 en la sanatorion de Dr. Ludwig Binswanger en Kreuzlingen ; balda? poste li por ?iam translo?i?is Svislandon. En Frauenkirch proksime de Davos ekresponsis kuraciste d-ro Lucius Spengler. La memportreto Selbstbildnis als Kranker (1917) bone revelas la korpan kaduki?on de Kirchner. Instigite per la tuja morto de Graef li iniciatis la kreon de la Fonda?o Botho Graef por subteni la Kunstverein en la turingia urbo Jena. En la svisa alpa pejza?o Kirchner evoluigis en al 1920-aj jaroj novan, grandformatan kaj monumentan stilon. Sensiva kolorigo kune kun la uzo de pli trankvilaj formoj diafanigas la emon de Kirchner je dekoracia harmonio (ekz. Davos im Schnee , 1923). Kirchner sentis sin kiel artisto pli kaj pli nekomprenita, tiel ke li de tempo al tempo sub pse?donimo Louis de Marsalle mem verkis kritikojn pri la propraj verkoj.

Du fratoj (1921).

Nombri?as al lia grafika ?efverko la 47 ksilografiojn enhavanta ilustra ciklo al la poemoj Umbra Vitae de Georg Heym el la 1924-a jaro. ?i atestas ke Kirchner estis la plej grava ilustranta grafikisto de la germana ekspresionismo. Novajn artistajn rakontilojn li malkovris en 1924 en la teksado . Helpite de Lise Gujer esti?is pluraj bildtapi?oj (ekz. Moderne Boheme , 1924). Longa voja?o Germanlandon al Frankfurt, Chemnitz, Dresden kaj Berlin 1925/26 vekis ?e li denove intereson pri grandurbaj motivoj (ekz. Straßenszene bei Nacht , 1926/27). En 1927 li komencis dezajni vandbildojn por la Muzeo Folkwang en Essen kiuj ne realigitis pro la artistaj preferoj de la nazioj . En la 1930-aj jaroj Kirchner ekokupi?is pri la pentrado de Pablo Picasso (ekz. Farbentanz II , 1932-1934). En 1937 organizitis en Usono ekspozicioj por li ?e Institute of Arts en Detroit kaj en Novjorko . Samjare pli ol 600 liaj verkoj en Germanlando konfiskitis. Kirchner suferis pli kaj pli je la malfamigo kiel "dekadenca artisto" (la? nacisocialismaj kategorioj ) ?ar tio a?tomate ka?zis izolacion. La lastaj verkoj ?is la sinmurdigo en 1938 estis karakterizitaj per stila alproksimi?o al la natura modelo; aliaflanke senteblas rigidi?o de movoj (sed kun konservo de bunteco; ekz. ?e Hirten am Abend , 1937).

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]