한국   대만   중국   일본 
Ernestinum (Gotha) - Vikipedio Saltu al enhavo

Ernestinum (Gotha)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gymnasium Ernestinum Gotha
[[Dosiero: La lernejo Ernestinum|280px|Foto de la lernejo]]
Establinto Urbo Gotha
Direktoro Lutz Wagner
Vicdirektoro
Adreso Bergallee 8, 99867 Gotha (Germanio)
Dato de fondo 1524
Nombro de lernantoj ?. 440
oficiala retejo de la lernejo
v ? d ? r

La Gimnazio Ernestinum Gotha (germane: Gymnasium Ernestinum Gotha ) estas humanisma-naturscienca gimnazio en Gotha kiu esti?is en la jaro 1859-a per la kunfandi?o de Gymnasium illustre kaj Duka nehumanisma gimnazio .

Evoluoj de la gimnazio [ redakti | redakti fonton ]

Disde la komencoj ?is la mezo de la 17-a jarcento [ redakti | redakti fonton ]

La plej malnova anta?ula lernejo estas la en 1291 unue menciita latina lernejo de ?e la paro?a kirko Sankta Mario. La 21.12.1524 Friedrich Myconius fondis en la klostro de la A?gustenana monakejo lernejon. Per la influo de Reformacio kaj enhavo kaj formo de instruado nove orientigitis ?. la jaro 1550 fare de Cyriacus Lindemann . Li taksis aparte grava la mastradon de la gramatiko de la latina lingvo kaj la bonan interpretadon de romiaj verkistoj. Tiukuntekste enkondukitis la nova fako deklamado . Li krome kontrolis la diligentecon de lernantoj dum ellaboro de skribita?oj. Ekster tiuj aspektoj Lindemann fami?is anka? pro sia humana traktado de lernantoj, je granda diferenco al sia anta?ulo Pankratius Sussenbach (1540?1562).

?irka? la jaro 1600 la gymnazio ricevis la ornaman epiteton illustre fare de lia duka mo?to Johann Casimir de Saksio-Coburg . Tiam rektoris Andreas Wilke (1592?1631). Li konsiderinde plievoluigis la lernejon. Li zorgis pri la plinombrigo de instruistoj kaj pligrandigis la konstrua?on. Samtempe li flegis kontaktojn kun elstaraj profesoroj kaj scienculoj el tuta Germanlando.

Florego de la gimnazio [ redakti | redakti fonton ]

La 12-a lernejestro Andreas Reyher en la rondo de familianoj
Notatestila listo Selecta , 1677; en la plej malsoba linio videblas la notoj por August Hermann Francke .

En la 17-a jarcento subtenadis la gimnazion duko Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg) . Li ofertis al filoj de persekutitaj luteranoj el Hungario, Silezio, Pollando, Rusio kaj Skandinavio azilon. Post la nomumo de Andreas Reyher (1641?1673) je direktoreco estis ordonita la ?enerala lernejfrekventodevo por ?iuj infanoj ene de la Duklando Gotha estantaj inter la a?o de 5 kaj 12. Li reformis la lernejan sistemon de Gotha la? la ideoj de Wolfgang Ratke. Komenci?is la lernejestreco de Reyher per la skizo de nova lernejregularo sub la titolo Special- und sonderbahrer Bericht, Wie (...) Knaben und Magdlein (...) unterrichtet werden konnen und sollen (1642). Reyher sukcese realigis enhavajn ?an?ojn, kiuj famigis lin anka? ekstere de la landlimoj. Per la enkonduko de Selecta i?is pligrandigo de la klasoj kaj plibuntigo de la fakaro. Unue oni instruis anka? en la germana lingvo. Matematiko, poetiko kaj historio venis kiel novaj fakoj. Por preparado al la universitata vivo la lernantoj ricevis instruadon en la fakoj retoriko, logiko, etiko, metematiko, metafiziko kaj sferiko.

Gravis en la 18-a jarcento en la Duklando Saksio-Gotha-Altenburg la ideoj de raciismo . Novan subtenadfazon la gimnazio ?uis sub la regado de duko Ernesto la 2-a kies afero de koro estas la ekzisto de bonaj lernejoj en sia teritorio. Lia moto estis ke kleraj subigitoj ?ie ajn estus bona anta?kondi?o por ekonomia kaj politika stabileco de la lando. Tiam rektori?is Johann Gottfried Geißler (1768?1779). Sub lia estrado venis koncepto, kiu malpligrandigis la kvoton de horoj en malnovaj lingvoj en favoro de natursciencaj fakoj, de la lingvoj franca kaj angla, de literaturo. Por doni pli da libera tempo al la lernantoj la maksimuma instruado anta?tagmeze estis restriktita je 4, posttagmeze je 3 horoj. Li anka? realigis la principon ke instruistoj instruu nur en fakoj por kiuj ili havis la necesan kvalifikon. Krome li skribigis fiksitajn horar- kaj instruplanojn. Elirpunkto por tiaj ?an?oj estis lia verko Unvorgreifliche Gedanken, wie die Einrichtung des gymnasii illustris Gothani einigermaßen konnte verbessert werden (de la 1.11.1768). Sub Friedrich Andreas Stroth (1779?1785) kaj Friedrich Wilhelm Doring (1786?1833) tiaj ideoj pluevoluis. La tiam aktivaj instruistoj Johann Georg August Galletti , Johann Friedrich Salomon Kaltwasser (1752?1813), Friedrich von Schlichtegroll , Johann Kaspar Friedrich Manso kaj Friedrich Jacobs fami?is per alta grado de kompetenco kaj konscieco pri siaj devoj. Liaj nomoj por?iami?is kiel modelaj fakuloj kaj verkistoj.

Fondo kaj evoluo de Gimnazio Ernestinum ?is 1945 [ redakti | redakti fonton ]

Bildo de la gimnazio el la 19-a jarcento

En la jaroj 1837/38 faritis en Berg-aleo modernega lernejo klasikisma . Post mallonga iomete malbona estrado inter 1833-41 (sub la kortega ?efpredikisto Eduard Adolf Jacobi kaj Gottfried Seebode ) zorgis pri reforti?o de la gimnazio Valentin Rost (1841?1859). Li devis toleri konkurencan lernejon, la Duka nehumanisma gimnazio - Herzogliches Realgymnasium , fondita fare de bur?oj el Gotha. ?i tute orienti?is pri modernaj matematikaj/natursciencaj programoj. Anka? kemio, fiziko kaj mineralogio instruitis. La modernaj lingvoj franca kaj angla supervenkis la latinan.

En la 12.4.1859 la du gimnazioj unui?is kaj nomitis Gymnasium Ernestinum Gothae oma?e al duko Ernesto la 1-a.

La nova lernejestro Joachim Marquardt (1859?1882) kontrolis konsekvencan sekvon de la lernejaj reguloj, tamen sen troa dureco. Anka? anta? la instruistaro li estis samtempe severa kaj amika. Li enga?i?is pri plibonigo de la infrastrukturo. Sub lia estrado la lernejo ricevis alkonstrua?on, a?lon, novajn bibliotekajn ejojn kaj sporthalon. La instruado sekvis kanonon unuecan. Ekde la 8-a klas?tupo i?is disdivido en humanismajn kaj nehumanismajn klasojn. La posteulo de Marquardt estis Albert von Bamberg (1883?1910), kiu spronis amba? flankojn de instruado, do kaj la humanismajn fakojn kaj la natursciencajn. Sub la nova lernejestro Ludwig Mackensen (1910?1914) la unuaj knabinoj esti?is lernejanoj. Heinrich Anz (1914?1935) devis dum de?ortranspreno mastri la eksplodon de la Unua mondmilito . Anka? dum la sekvintaj jaroj de Vajmara Respubliko oni ?uldas dankon al Anz ke la humanisma gimnazio da?re rajtis ekzisti. Dum la tempo de nacisocialismo la lerneja vivo estis malfacilitiga pro la agadoj de Hitlera Junularo , nelibervola demisio de instruistoj, oftaj naziaj solemna?oj, rekrutado de lernantoj. Tamen Otto Kuttler (1938?1945) enga?i?is por la kontinuigo de la lerneja vivo. Sub li estis aran?itaj teatra?oj, prelegoj, sporteventoj. Dum la Dua mondmilito la gimnazia biblioteko translokitis al Kastelo Friedenstein . ?i restas ?is hodia? tie estante parto de la Esploradbiblioteko Erfurt/Gotha.

La gimnazio dum la tempo de GDR [ redakti | redakti fonton ]

Post la milito la instruistaro dissolvitis kaj novaj socialismaj klerigkonceptoj enkondukitis. Sekve la humanisma bran?o ne plu havis lokon. En 1965 la Politeknika supera lernejo (POS) eknomitis por Albert Schweitzer .

Evoluoj ekde 1991 [ redakti | redakti fonton ]

Post la germana reunui?o oni refondis la Gimnazion Ernestinum en la 1.11.1991. En 1993 okazis la unuaj abiturientaj ekzamenoj post 48 jaroj. Hodia? zorgas ?. 40 instruistoj por la klerigo de ?. 440 lernantoj.

Eksterlernejaj agadoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Partopreno ?e "olimpikaj" konkursoj pri matematiko, kemio kaj fiziko
  • Partopreno ?e Jugend trainiert fur Olympia
  • ?emeli?o kun lernejoj en Benevento kaj en Ukrainio
  • Partopreno ?e koncertoj de la Infana koruso de Gotha
  • Ekspozicioj de arta?oj el interesrondetoj en la urbo kaj surkastele

Kooperacio kun aliaj institutoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Reklamsemajno por lernantoj de la 4-a klas?tupo bazlerneja
  • Kunaj kursoj de plialtigita nivelo (klas?tupoj 11/12) kune kun la Arnoldi-gimnazio
  • Sta?oj por studantoj de instruado de diversaj turingiaj universitatoj
  • Trejnadlokoj por finstudintoj de ?e la Universitato de Erfurto

Instruistoj kaj lernintoj de la gimnazio [ redakti | redakti fonton ]

Personuloj, kiuj frekventis la Ernestinum-gimnazion respektive ties anta?ulajn instituciojn Gymnasium Illustre kaj Realgymnasium kiel instruistoj a? lernantoj, estis:

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Max Schneider: Die Abiturienten des Gymnasium Illustre zu Gotha aus M. Andreas Reyhers und Georg Hessens Rektorat von 1653?1694 , Engelhard-Reyher, 1911
  • Heinrich Anz (Hrsg.): Gotha und sein Gymnasium. Bausteine zur Geistesgeschichte einer deutschen Residenz. Zur 400 - Jahrfeier des Gymnasium Ernestinum, Verlag Friedrich Andreas Perthes A.-G., Gotha/Stuttgart 1924
  • Gymnasium Ernestinum : Jahresheft ...
  • Christoph Kohler u.a. [Red.]: Festschrift zum 475-jahrigen Schuljubilaum des Gymnasium Ernestinum Gotha 1524?1999, Gotha, 1999
  • Christoph Kohler: Herzog Ernst II. von Sachsen-Gotha-Altenburg (1772?1804) zum 200. Todestag, Gotha, Ernestinum, N.F. 137.2004, S. 1061?1066
  • Jekaterina Vogel: Andreas Reyher 1601?1673, Gotha [1990]
  • Sascha Salatowsky (Hrsg.): Gotha macht Schule. Bildung von Luther bis Francke [= Veroffentlichungen der Forschungsbibliothek Gotha, Bd. 49]. Gotha 2012
  • Mitteldeutscher Kulturrat Bonn (Hrsg.): Gymnasien Thuringens Band 3, Kammwegverlag, Troisdorf 1972
  • Christian Ferdinand Schulze: Geschichte des Gymnasiums zu Gotha, Justus Perthes, Gotha, 1824 [1]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]