Elisabeth Wunderlich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elisabeth Wunderlich
Persona informo
Naski?o 6-an de septembro 1889 ( 1889-09-06 )
Morto nekonata
Lingvoj Esperanto
?tataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
v ? d ? r

Elisabeth WUNDERLICH estis germana esperantistino kaj sekretariino, kiu naski?is la 6-an de septembro 1889 en Dresdeno , kaj mortis je nekonata dato, tamen plej laste en la 1980-aj jaroj. 1910-17 en la Germana Esperanto-Librejo en Leipzig . 1921-29 oficistino en la Esperanto-fako de la Lepsika foiro . 1918-20 sekretariino en la Saksa Esperanto-Instituto , de 1923 ?e la Esperanto-Instituto por la Germana Regno. ?ia tasko: administrado de la Re?a Saksa Esperanto-Biblioteko ; prilaborado de diversaj statistikoj (ekz. la tutmonda statistiko en 1928); vasta korespondado. La Enciklopedio de Esperanto de 1934 karakterizis ?in per la vortoj "preciza laboro, nelacigebla diligento".