El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geedzoj
estas personoj la?le?e
ligitaj
por kunvivado kaj fondo de
familio
. Viron en tia rilato oni nomas
edzo
kaj virinon en tia rilato oni nomas
edzino
. Malsamseksan paron oni nomas
geedzoj
(t.e. edzo kaj edzino), viran paron oni nomas
edzoj
kaj inan paron oni nomas
edzinoj
.
Tradicie en Esperanto ne ekzistas esprimo por ununombre kaj
seksne?trale
nomi personon en tia rilato. Estas uzataj la vortoj
geedzo
[1]
[2]
kaj
spozo
[3]
[4]
, sed kelkaj parolantoj konsideras la unuan el tiuj formoj kontra?fundamenta kaj la duan (same kiel multajn aliajn proponitajn
neologismojn
) evitinda.
En la
abrahamaj religioj
(islamo, judismo, kristanismo) kaj aliaj tradiciaj kulturoj estas permesitaj nur ligoj inter viroj kaj virinoj. Sed nun en kelkaj regnoj tiaj ligoj estas oficiale agnoskataj anka? inter personoj de ajnaj seksoj, inkluzive
neduumulojn
.
Kvankam en okcidentaj landoj geedzoj kelkfoje
elektas ne havi infanojn
, tia elekto ne estas akceptita en iuj partoj de la mondo. En kelkaj kulturoj kaj religioj, geedzeco postulas la devon havi infanojn. Ekzemple en
norda Ganao
la pago al la familio de la novedzo indikas, ke la virino devas naski infanojn, kaj virinoj kiuj uzas kontra?koncipon estas je risko je minacoj kaj devigoj.
[5]
Estas multaj manieroj elekti personon, kiuj varias tra la mondo, ekzemple
ama geedzeco
,
aran?ita geedzeco
kaj
devigita geedzeco
. La lasta estas en iuj jurisdikcioj nuligebla. Devige geedzigi iun estas anka? krimo en kelkaj landoj.
[6]
Geedzoj estas sufi?e ofte mistraktataj per anima a? korpa perforto, kun senbazaj kulpigoj je malfideleco, adulto, kaj tiel plu. Tiaj mistraktoj povas fine ka?zi
divorcon
.