한국   대만   중국   일본 
E?ska Naciisma Partio - Vikipedio Saltu al enhavo

E?ska Naciisma Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
E?ska Naciisma Partio
emblemo
Basque political party (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1895 vd
Lando(j) Hispanio ? Francio vd
Sidejo Sabin Etxea
Ideologio

E?ska naciismo ? regionismo ? pore?ropismo ? kristana demokratio

Fondinto(j) Sabino Arana vd
?efestro(j) Andoni Ortuzar (en) Traduki (2013–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Membro de Pays unis (fr) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedatoj Euzkadi (en) Traduki
Sabin Etxea (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
v ? d ? r
Sidejo de la E?ska Naciisma Partio

La E?ska Naciisma Partio ( e?ske - hispane Euzko Alderdi Jeltzalea?Partido Nacionalista Vasco, mallonge EAJ?PNV) estas politika partio kreita en Hispanio fine de la 19-a jarcento . ?ia ideologio estas e?ska naciismo , kaj ?i estas aktiva en la a?tonomaj regionoj E?skio kaj Navaro en Hispanio, kaj en Nord-E?skio ( Francio ). ?i havas delegitaron en aliaj landoj, ?efe kie ekzistas e?skaj naciismaj enmigrintoj. ?i estas reprezentata per propra parlamenta grupo en la Kongreso de la Deputitioj kaj en la Senato de Hispanio, kaj anka? en la E?ska Parlamento . ?i anka? havas reprezentanton en E?ropa Parlamento . ?i estas enskribita en la E?ropa Demokratia Partio .

De 1980 ?is 2009, ?i prezidis la e?skan registaron, kaj ?i estas la partio plej videbla en la institucioj de E?skio. En Navaro ?i estas unu el la partioj de la koalicio Nafarroa Bai , kiu estas la dua politika forto en la Navara Parlamento.

Fondita en 1895 de Sabino Arana Goiri , ?i estas la dua hispana partio plej antikva kiu nuntempe ekzistas post la Hispana Socialisma Laborista Partio .

?ia oficiala nomo en Hispanio estas Euzko Alderdi Jeltzalea?Partido Nacionalista Vasco (EAJ-PNV) kaj en Francio Euzko Alderdi Jeltzalea?Parti Nationaliste Basque (EAJ?PNB). "Euzko Alderdi Jeltzalea" signifas "E?ska Partio de la simpatiantoj de J.E.L.", do ne estas la traduko de E?ska Naciisma Partio . "J.E.L." estas akronimo de Jaungoikoa Eta Lagizarrak ("Dio kaj Malnovaj Le?oj"), referenco al la principoj de la religia kaj politika tradicioj, kiujn la partio defendis en la komenco. Ekde 1977 ?i estas memdeklarita senkonfesia partio. De tiu akronimo simpatianto de la partio ricevas la nomon jeltzale (pluralo jeltzaleak ) a? jelkide (pluralo jelkideak ) en la e?ska lingvo.

La sociaj sidejoj de la partio nomi?as batzoki kaj en la nuntempo ili estas pli ol 200 tra la mondo. Krom tiuj, ili havas virtualan "batzoki"-n ekde 2007.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]