El Vikipedio, la libera enciklopedio
Druskininkai
|
|
|
Bazaj datumoj
|
?tato:
|
Litovio
|
distrikto:
|
distrikto Alytus
(?is julio 2010)
|
komunumo:
|
Druskininkai
|
Nombro de lo?antoj:
|
13 170
(en 2023)
|
areo:
|
24 km²
|
internacia telefona prefikso:
|
(+370) 313
|
koordinatoj:
|
54° 01' norde, 23° 58' oriente
|
Druskininkai
estas urbo kaj kuracloko en la sudo de
Litovio
. ?i trovi?as en la historia regiono
Dzukio
, 130 kilometrojn sudokcidente de
Vilno
, proksime al la limo al
Belorusio
.
Inter la jaroj 1995 kaj 2010 ?i apartenis al la tiutempe ekzistanta
distrikto Alytus
. ?i formas kun ?irka?aj vila?oj kaj la urbeto Ratny?ia memstaran administran
komunumon (
savivaldyb?
)
. En 2023 en la urbo vivis
13 170 lo?antoj
sur areo de
24
kvadrataj kilometroj, kio en 2023 rezultigis lo?denson de
549
lo?antoj/km².
Druskininkai konatas pro sia situo en bela pejza?o meze de arbaraj montetoj ?e la rivero
Nemunas
. Nordoriente, malmulte ekster la urbo, komenci?as la
Nacia Parko Dzukio
. Tuj okcidente trovi?as la lago
Druskonis
.
Kune kun la banlokoj ?e la litova bordo de la
Balta Maro
en la urbaj komunumoj
Neringa
kaj
Palanga
, la urbo Druskininkai estas la ?efa ferioloko de Litovio. Al tio kontribuas la kuraca infrastrukturo (
sanatorioj
, parkoj ktp.). Tamen nombro da vizitantoj malkreskis post disfalo de
Sovetunio
, do troveblas anka? malplenaj domoj de eksaj sanatorioj.
En la urbocentro ekzistas muzeo memoranta pri la
pentristo
kaj
komponisto
M. K. ?iurlionis
, kiu tie naski?is kaj certan tempon vivis.
Proksime de la urbo trovi?as:
- la
Grutas-Parko
, "sub?iela muzeo" kun statuoj kaj aliaj memora?oj el la epoko de la sovetia okupo de Litovio,
- muzeoj kun lignaj skulpta?oj, plejparte faritaj de Antanas ?esnulis (en vila?o Naujasod?).
Inter alie