El Vikipedio, la libera enciklopedio
Don Camillo
("pastro Camillo") estas fikcia itala pastro, unu el la du ?efroluloj de la humura libroserio "Don Camillo kaj Peppone" de
Giovannino Guareschi
, kaj de la filmoj bazitaj sur la serio, kie lin rolas
Fernandel
.
Don Camillo kaj Peppone estas la du kontra?aj potenculoj en eta itala vila?o: Jen la katolika pastro, fortega, kolerema, kiu ofte dialogas kun Jesuo sur krucifikso en lia pre?ejo; jen la urbestro, komunisto, kiu knaba?e estis
messervanto
sed nun luktas por la proletara revolucio - se necese, kun armiloj. Malgra? iliaj opoziciaj ideologioj, ilin tamen kunigas forta sento por justeco kaj zorgo por la malfortaj en la socio.