El Vikipedio, la libera enciklopedio
La
Truman-
doktrino
estis politika strategio de Usono por kontra?stari
sovetian
ekspansion. ?i estis proklamita de la tiama
prezidento
de
Usono
Harry S. Truman
dum sia parolado al la
Kongreso de Usono
la
12an de marto
1947
.
En sia parolado Truman diris, ke devis esti principo de la ekstera politiko de Usono, "apogi liberajn popolojn, kiuj estas minacitaj de armitaj malplimultoj a? de eksteraj premoj". La Truman-doktrino i?is la fundamento de la ekstera politiko de la prezidento kaj metis Usonon en la rolon de tutmonda policano.
Truman faris la pledon meze de la krizo de la
Greka Enlanda Milito
(1946-49) en kiu kontra?staris
monarkiistoj
kaj
komunistoj
. Samtempe
Turkio
suferis premojn de
Sovet-Unio
, kiu celis al teritoriaj gajnoj en la strategiaj distriktoj de
Kars
kaj
Ardahan
, kaj al revizio de la regularo rilate al la
Turkaj Markoloj
regataj ekde 1936 per la
Traktato de Montreux
. Truman asertis, ke se Grekio kaj Turkio ne ricevis la helpon kiun ili ur?e bezonis, ili neeviteble falus al komunismo kun gravaj sekvoj ?ie en la regiono. ?ar Turkio kaj Grekio estis historiaj rivaloj, estis necese helpi al amba? egale, e? se la minaco al Grekio estis pli tuja.
La politiko de Truman gajnis la subtenon de la
respublikanoj
kiuj kontrolis la kongreson. Estis senditaj 400 milionoj de usonaj dolaroj, sed neniuj militfortoj, al la regiono. La efiko estis, ke la komunista minaco fini?is, kaj en 1952 amba? landoj (Grekio kaj Turkio) ali?is al
NATO
, la armea alianco kiu garantiis ilian protekton.
La Truman-doktrino finis la militaliancon inter Usono kaj Sovet-Unio kaj i?is la bazo de la amerika
malvarmmilito
-politiko ?ie en E?ropo kaj en la mondo.