한국   대만   중국   일본 
Dnestro - Vikipedio Saltu al enhavo

Dnestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dnister )
Dnestro
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 352 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Dniester Lyman
Geografio
Landoj Ukrainio kaj Moldavio
Regionoj Odesa provinco
Map
v ? d ? r
la rivero Dnestro proksime al la urbo Kamjanec-Podilskij

Dnestro [1] ( ukraine   Дн?стер [Dnister], rumane   Nistru , pole   Dniestr , ruse   Днестр [Dnestr], dum antikvaj tempoj malnovgreke Τ?ρα? [Tiras], latine Tyras ), alternative ekde la 2010-aj jaroj anka? Dnistro , [2] estas rivero 1352 kilometrojn longa rivero en Ukrainio kaj Moldavio , kiu alfluas la Nigran Maron .

Akvofluo [ redakti | redakti fonton ]

La rivero fontas en la arbaroj de la ukraina parto de la montaro Karpatoj , ?e urbeto Starij Sambir (ukraine  Старий Самб?р ) proksime de la pola limo.

Fluante sudorienten, ?ia akvo pasas la akvobara?on de Dubosari . Poste alfluas ?in la rivero Bic . Kelkajn kilometrojn sude de Odeso la rivero alfluas la Nigran Maron . La lar?a delto de la rivero konsistas el pluraj riverobran?oj, kies akvo fluas en mar?an lagunon kun nomo Dnistrovski Liman (ukraine Дн?стровський лиман) kaj areo de 40 oble 10 kilometroj. Inter la alfluo kaj la meza parto 500 kilometroj de la rivero estas paseblaj per modernaj ?ipoj.

Alfluo de la rivero en la lagunon Dnistrovski Liman , vintre kovritan per glacio, ?e la Nigra Maro

Dum proksimume 70 tago de la jaro la rivero estas kovrita per glacio.

Ekonomio [ redakti | redakti fonton ]

La rivero gravas por ?ipa fortransporto de agrikulturaj produktoj kiel greno, legomoj, sunfloraj kernoj, bestoj kaj ligno.

Urboj [ redakti | redakti fonton ]

La plej granda urbo borde de la rivero estas Tiraspol en Moldavio. Krome situas ?e-borde

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020. Vortaro.net . SAT (2020). “ Dnestr/o ”.
  2. Pacjurko, Volodimir ; E?heno Kovtonjuk . (2015) “?лосар?й укра?нських реал?й, яких нема? в PIV та NPIV”, Великий есперантсько-укра?нський словник (Granda Esperanta-ukraina vortaro) (pdf) ( ukraine ). p. 295, p. 1506: Dn?str||o геогр. н., р. Дн?стер (Ukrainio, Moldavio)

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

  • la artikolon pri la regiono ?ednestrio , pridiskutata inter subtenantoj de regiona sendependismo, Moldavio kaj Ukrainio.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]