La
Dispartigo de Irlando
(en
angla
partition of Ireland
,
irlande
criochdheighilt na hEireann
) estis la procezo per kiu la Registaro de
Unui?inta Re?lando de Granda Britio kaj Irlando
dividis
Irlandon
en du mem-regaj politikaj unuoj:
Norda Irlando
kaj Suda Irlando (1921?22).
Tio estis aprobita la 3an de Majo 1921 per la le?o "Government of Ireland Act 1920". Tiu "Act" intencis, ke amba? teritorioj restu ene de
Unui?inta Re?lando
kaj enhavis planon por ties eventuala reunuigo. La pli malgranda Norda Irlando estis akurate kreita kun redona registaro kaj ja restis parto de UR. La pli granda Suda Irlando ne estis agnoskita de plej el ties civitanoj, kiuj anstata?e agnoskis la mem-deklaritan Irlandan Respublikon (1919?1922). Post la
Angl-Irlanda Traktato
, la teritorio de la nomita Suda Irlando lasis la UR kaj i?is la
Irlanda Libera ?tato
, nuntempa
Respubliko Irlando
.
La teritorio kiu i?is Norda Irlando, ene de la
Irlanda provinco
Ulstero
, havis majoritaton de
Protestantoj
kaj Uniistoj kiuj deziris reteni la ligon kun Britio. Tio ege rilatis al la brita koloniigo farita en epoko de la re?o
Jakobo la 1-a
en la
17-a jarcento
. La cetero de Irlando havis
katolikan
kaj irlandan naciisman majoritaton kiu deziris mem-regadon a?n sendependecon. La movado "Irish Home Rule" devigis la Britian registaron enkonduki
le?oproponon
kiu donus al Irlando redonitan regadon ene de UR (
memregado
). Tio kondukis al la krizo nomita de la "Home Rule" (1912?14), kiam Ulsteraj uniistoj/"fideluloj" fondis paramilitistan movadon, nome "Ulster Volunteers" (Ulsteraj Volontuloj), por eviti, ke Ulstero estu regita de Irlanda registaro. La Britia registaro proponis ekskludi la tuton a? parton de Ulstero, sed la krizo estis interrompita de la
Unua Mondmilito
(1914?18). La apogo al la sendependo de Irlando kreskis dum la milito.
Irlanda respublikana partio
Sinn Fein
ricevis la ampleksan majoritaton de Irlandaj sidlokoj en la ?enerala balotado de
1918
. Ili formis apartan Irlandan parlamenton nome "First Dail" kaj deklaris sendependan
Irlandan Respublikon
sur la tuta insulo. Tio kondukis al la
Irlanda Milito de Sendependeco
(1919?21), nome gerila konflikto inter la Irlanda Respublika Armeo (1919?1922, IRA) kaj la Britaj fortoj. En 1920 la Brita registaro enkondukis alian le?oproponon por krei du redonitajn registarojn: unu por ses nordajn
graflandojn
(Norda Irlando) kaj unu por la cetero de la insulo (Suda Irlando). Tio estis aprobita kiel la
Government of Ireland Act
,
[1]
kaj ekvalidi?is kiel
fait accompli
(farita ago) la 3an de Majo 1921.
[2]
Post la irlanda balotado de
1921
, Ulsteraj uniistoj formis nordirlandan registaron. En la Sudo oni ne formis propran registaron, ?ar respublikanoj fakte agnoskis anstata?e la Irlandan Respublikon. Dum 1920?22, en tio kio i?is Norda Irlando, la dispartigo estis akompanata de violento "defende a? opozicie al la nova establado". En la ?efurbo
Belfast
estis "brutala kaj senprecedenca" komunuma violento, ?efe inter protestantaj kaj katolikaj civiluloj.
[3]
Pli ol 500 mortis
[4]
kaj pli ol 10 000 i?is rifu?intoj, plej el ili el la katolika minoritato.
[5]
La Milito de Sendependeco finis en batal?eso en Julio 1921 kaj kondukis al la
Angl-Irlanda Traktato
tiun Decembron. La? tiu Traktato, la teritorio de la nomita Suda Irlando lasos la UR kaj i?os
Irlanda Libera ?tato
. La parlamento de Norda Irlando povos vo?doni iri enen a? ekster la Libera ?tato, kaj komisiono povos poste redesegni a? konfirmi la provizoran limon. Komence de 1922 la IRA lan?is malsukcesan ofensivon en la limaj areoj de Norda Irlando. La nordirlanda registaro elektis resti en la UR.
[6]
La Irlandlima Komisiono proponis malgrandajn ?an?ojn en la limoj inter Respubliko Irlando kaj Unui?inta Re?lando en 1925, sed tio ne estis plenumita.
Ekde la dispartigo, irlandaj naciist/respublikanoj plue klopodis atingi Unuigitan Irlandon, dum ulsteraj uniist/fideluloj deziris, ke Norda Irlando restu en UR. La uniismaj registaroj de Norda Irlando estis akuzitaj pro diskriminacio kontra? la irlanda naciisma kaj katolika minoritato. Kampanjo de la Nordirlanda Asocio por Civilaj Rajtoj por fini la diskriminacion estis opoziciita de fideluloj kiuj diris, ke temas pri respublika fronto.
[7]
Tio rezultis en
the Troubles
(?irka? 1969?98), nome tridekjara konflikto en kiu pli ol 3 500 personoj mortis. La? la
Interkonsento de Sankta Vendredo
de 1998, la irlanda kaj brita registaroj kaj la ?efaj partioj interkonsentis, ke la statuso de Norda Irlando ne ?angu sen la konsento de majoritato de ties lo?antaro.
[8]
- ↑
Jackson, Alvin. (2010)
Ireland 1798?1998: War, Peace and Beyond
,
2?a eldono
, John Wiley & Sons.
ISBN 978-1444324150
.
- ↑
Garvin, Tom:
The Evolution of Irish Nationalist Politics
: p. 143
Elections, Revolution and Civil War
Gill & Macmillan (2005)
(
ISBN 0-7171-3967-0
)
- ↑
Lynch, Robert.
The Partition of Ireland: 1918?1925
. Cambridge University Press, 2019. pp. 11, 100?101
- ↑
Lynch (2019), p. 99
- ↑
Lynch (2019), pp. 171?176
- ↑
Gibbons, Ivan. (2015)
The British Labour Party and the Establishment of the Irish Free State, 1918?1924
. Palgrave Macmillan.
ISBN 978-1137444080
.
- ↑
Maney, Gregory. "The Paradox of Reform: The Civil Rights Movement in Northern Ireland", en
Nonviolent Conflict and Civil Resistance
. Emerald Group Publishing, 2012. p. 15
- ↑
.
Brexit and the history of policing the Irish border
. History & Policy (20a de Julio 2016). Alirita 21a de Julio 2016.