Disleksio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kodo la? la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
R48.0 disleksio kaj aleksio (nelegopovo)
v ? d ? r

Disleksio estas lingva lernomalkapablo , kiu malhelpas uzi la lingvon, ?efe lerni ?uste legi kaj kompreni vortojn kaj frazojn . Ofte la homo ne memoras, kion tiu legis, kaj mise rekonas e? la literojn a? la numerojn. ?i signifas la?vorte problemon kun vortoj. La lingvaj kapabloj estas malbonaj, kaj ofte anka? la lernado de la fremdaj lingvoj estas malfaciligita. ?i ne estas emocia problemo, malalta nivelo de inteligenteco a? manko de sensoj .

Estas metodoj, per kiuj anka? la disleksiuloj povas lerni legi kaj skribi, kaj la ?efaj simptomoj povas esti preventitaj. Sed ili ne ?an?as la disleksian pensmanieron, kaj tiuj restas bildeca, kio tamen malfaciligas la lernadon de la lingvoj. Oni povas esti disleksia en unu lingvo, kaj ne en alia lingvo. La terapion prizorgas logopediistoj.

Disleksio estas parenca al diskalkulio kaj disgrafio .

Ka?zoj kaj specoj [ redakti | redakti fonton ]

La disleksio povas esti:

  • Unuranga
  • Duranga

Pri la unuranga disleksio respondas genetikaj ka?zoj, etaj naskaj difektoj, misokaza?oj, a? la partia misevoluado de la nervosistemo.

La duranga disleksio ne estas la perturbo de la kapabloj, sed estas ka?zita de la psi?ikaj ka?zoj a? de la medio. Komunaj ka?zoj estas la malfrua maturi?ado, la sociala pozicio, a? la metodo de la leginstruado. Komunaj estas anka? de la dekstrigado de la maldekstramanuloj , a? la abundo de la visualeco.

La? la esploradoj, ekde 1970 ka?zas la disleksion, la disgrafion , la diskalkulion kaj la atentomankan-hiperaktivan perturbon la primitivaj refleksoj, kiuj survivas perturbece la unuan vivjaron. La libro de Sally Goddard okupi?as kun tiuj refleksoj; li skribis pri la diagnozo kaj la movterapio, kiu regulare malhelpas la refleksojn.

Simptomoj [ redakti | redakti fonton ]

La ?efa simptomo estas, ke la legado estas malrapida, la lega?oj malbone estas komprenitaj. La literoj ofte kunmiksi?as en legado kaj en skribado; la ortografio estas mal?usta. La skribado estas malbela, ofte nelegebla.

Aliaj simptomoj estas la malbona memoro , la konfuzo de la direktoj, ser?ado por vortoj, malcerteco de la serioj, la komponado de la frazoj, kaj malfacileco de la lingvaj taskoj. Ofte estas anka? la skribado a? la kalkulado malkapabla. La lingvaj kapabloj de la disleksiuloj estas malbonaj, kio afektas anka? la lernadon de la lingvoj. La kunordigo de la movo kaj la senso de la ritmo de la disleksiaj infanoj estas neevoluintaj.

?iuj tiuj kapabloj estas evolvigeblaj.

Anta? la leglernado [ redakti | redakti fonton ]

La infanoj, kiuj ankora? ne lernis legi, ne estas konsideritaj disleksiaj, sed oni povas rimarki la aliajn simptomojn:

  • prokrastita lingva evoluado
  • malri?a vortostoko
  • neintereso pri la poemoj, rakontoj kaj historioj
  • malbona vortotrovo
  • mallerteco de la movado
  • perturbo de la senso de la ritmo
  • perturbo de la korpo?emo
  • malbone orienti?ado en la tempo kaj en la spaco
  • la perturbo de la mallongda?ra memoro
  • la malcerteco de la ?efe uzita mano

Post la leglernado [ redakti | redakti fonton ]

  • la anta?aj simptomoj
  • miksado de la literoj la? formo kaj prononco
  • kunmiksitaj kaj ellasitaj literoj
  • malbona kombinado
  • malrapida legado
  • adherado
  • malbona komprenado
  • ne memoras la legita?on
  • malbona ortografio
  • miksado de la datumoj

Avanta?oj [ redakti | redakti fonton ]

Auguste Rodin , la skulpturisto estis anka? disleksia

La disleksio estas alternativa metodo de la pensado, la sensado, la lernado kaj la prilaborado de la informoj. La kompensado de la disleksio ne aligas tion. Kiuj povas uzi la avanta?ojn de tiuj kapabloj, tiuj povas esti pli talentaj ol aliaj.

La pensado estas bilda kaj intuitiva, kio helpas ilin rekoni la strukturojn kaj la problemojn. La imago estas ri?a, interese kaj kreative rilatas al la mondo. Oni povas trovi inter disleksiuloj multajn bel-artistojn, aktorojn, sciencistojn, muzikistojn, inventistojn, kaj politikistojn.

Psikaj problemoj [ redakti | redakti fonton ]

La lernejoj kaj la lerneja sistemo povas nur akcepti tiujn plenumojn, kiujn oni povas mezuri per nombroj. Talento ne mezurebla per nombroj estas akceptita malcerte. Por tio la disleksiuloj devas elteni multan malsukceson. La instruistoj ofte ne rekonas la disleksion; la infano estas konsiderita kiel maldiligenta a? neinteligenta, kaj ?i anka? kredas tion. Tiel ?i perdis la motivacion por la lernado, angoras multe, a? agresivas.

Sen logopedia helpo la disleksia infano perdas sian memfidon, sentas sin maldiligenta, neinteligenta, malsukcesa, kaj malbona. ?i falas el la instruadsistemo, kaj elektas profesion, kiu ne postulas multan lernadon, kaj postulas malmultan legadon a? uzadon de ia fremda lingvo; per tio ?i perdas sia talento pri nelingvaj aferoj. Tial gravas, ke la instruantoj a? la gepatroj rekonu la perturbojn de la lernado.

Helpo [ redakti | redakti fonton ]

Granda helpo estas, ke la gepatroj akceptu ties infanon, kiel ?i estas. Ili la?du, apogu ?in multe. Ili helpu trovi kaj evolui la talentojn de sia infano. Ili lasu la infanon movi?i multe, kaj multspece sen devo de la pritaksado. Anka? la muziko povas helpi multe.

La ekzercoj kaj la lernado devas esti dividita en multotipaj partoj. La partoj estu mallongaj. Kiam la infano iras hejmen, la familio komencu per ludado kaj movado, por ke la infano povu ripozi. La ekzercoj estu variaj kaj interesaj por ke ?i sentu sin sukcesa. La ripetado venu post multe da tempo. Kiam la infano enliti?os, la gepatroj legu rakonteton; tio helpas lerni la gepatran lingvon.

Estas logopediaj metodoj, kiuj helpas korekti kaj reeduki la disleksion. La terapio estas kompleksa, kio evoluigas la movi?adon kaj la kognitivajn kapablojn. ?i evoluigas la atenton, la memoron, la sensojn, la intermodalecon, la senson de le ritmo, la serialecon, kaj la orientadon en la spaco. Ili povas reiri anka? al la bebo.

Plej bone oni komencas la koretadon, kiam la infano estas 5 a? 6 jara, sed la logopediistoj povas helpi anka? al la plenkreskuloj. Ili instruas la legadon kune kun la evolvigado de la parolado; tiu helpas la kunigadon de la sonoj kun la literoj. La leginstruado lernas la facile inter?an?eblajn literojn dise en la tempo. Se estas durangaj simptomoj, oni komencas la ekzercojn per pliigo de la memfido.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]