Dirigento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dirigento

Dirigento a? orkestrestro estas la titolo kaj posteno de kiu respondecas, en kunteksto orkestra , kunordigi la diversajn muzikinstrumentojn kiuj komponas ?in. Arturo Toscanini , amplekse agnoskata kiel la plej bonkvalita dirigento de ties epoko, estas grava ekzemplo.

Estas taskoj de la dirigento regi la muziktempon (vidu takton kaj taktobastono ), indiki la eniron de instrumentindividuaj grupoj (vidu orkestron ), marki la dinamikajn akcentojn (vidu dinamikon ) kaj realigi ?iun ajn necesan instruon skribitan en la partituro de la komponisto . Estas taskoj de la dirigento anka? kunordigi la trejnadon kaj solvi kverelojn kaj malagordojn inter la muzikistoj.

La plej parto de la dirigentoj uzas por indiki, krom gestoj, etan kaj maldikan bastoneton nomitan taktobastono .

La devoj kaj funkcioj de ?iu dirigento estas samaj, sed la formo kiel ili realigas ilin estas certa diferencilo. Plej ofte, ?iu partituro uzas terminojn kiuj permesas kelkajn gradojn de ambigueco, kaj pro tio ili permesas la interpretadon de la dirigento. Kelkaj ekzemploj estas jenaj : rubato , allegro , a? forte .

Oni diris pro tio ke iu ajn versio de peco ne estas precize sama al alia, e? kiam ili estas luditaj sub sama dirigento en du malsamaj okazoj. Ekzemple, Igor Stravinski , kiu dirigentis almena? ses registradojn de sia verko La konsekro de la printempo , notis, ke ?iu el ili estis ege diferenca de la aliaj.

Foje, se la komponisto a? komponistino ?eestas en la trejnado, povas ?an?i opinion pri tio skribita en la partituro kaj informi pri ?i al la dirigento. Foje, kelkaj dirigentoj interesi?as pri bone ekkoni ne nur la verkon kiun dirigentos sed e? la propran komponiston: ties ?atoj, muzikaj konoj kaj majstreco, ?ar oni konsideras, ke estas grave por bonkvalita ludado kaj dirigentado. Tio ekzemple okazas ekzemple por la tutmonda premiero de verko.

Malofte okazas, ke se dirigento estas malefika, la orkestro, se vere ?i estas bonkvalita, povas sukcesi organizi?i siaparte sen multe da malfacilo.

Arteca svingado de la dirigentoj [ redakti | redakti fonton ]

Oni povas mire sin demandi, kial al orkestro necesas dirigento. ?ajnas ja, ke iel la muzikistoj, ensorbitaj en la notoj sur la pupitroj anta? si, e? ne levas sian rigardon al la dirigenta podio . Fakte ?ajnas, ke dank’ al sia granda profesieco la orkestranoj tute ne bezonas iun, kiu estras ilin svingante siajn manojn kaj taktobastono n.

Unu el la ?efaj kialoj, pro kiu necesas dirigento estas, ke ?uste bravaj muzikistoj nepre bezonas lian karismon . ?iu el la dekoj da individuoj de la orkestro ludas por la homo staranta anta? li, kiu atente a?skultas, a?das ?iun sonon, petas kaj postulas sonan belecon per sia instiga karisma personeco. Ili amas sian dirigenton, timas kaj deziregas kontentigi lin kaj ricevi lian aprobon. Ili ja ludas nek por la publiko, nek honore al la komponisto a? al la muziko, sed por li, sciante kion li atendas kaj kion li volas a?di.

Sed la tasko de dirigento ne fini?as per karismo. La plejmulto da dirigentoj ne estas dotitaj per la specialaj kvalitoj de la mitaj estintaj dirigentoj, kiel la itala Arturo Toscanini [Toskanini] a? la germana Wilhelm Furtwangler [Vilhem Fortvenla]. Tamen orkestro nepre necesas dirigenton ? kaj eble unue kaj ?efe, je plej baza nivelo, kiel trafikpoliciston. Muzika krea?o, ekz. la tria simfonio de Brahms , estas tre komplika afero. ?ia rapido da?re ?an?i?as, la orkestro da?re malrapidi?as kaj akcelas, estas tre malrapidaj partoj kaj tuj poste la komponisto postulas revenon al la origina rapido. El la teknika vidpunkto, la dekoj da kunludantaj muzikistoj tute ne kapablas precize kune plenumi tion.

Krome, estas en tiu muzika krea?o oftaj ?an?oj en la intenso de sonado: foje oni devas plila?tigi kaj foje malla?tigi kaj ne ?iu grupo da instrumentoj devas konduti sammaniere. Do, ekz., kiel povus la metalaj blovinstrumentoj , kies vo?o tondras, plila?tigi a? malla?tigi siajn sonojn por ne silentigi la ar?instrumentojn , kies sonoj estas pli malfortaj? La metalaj instrumentoj ja trovi?as en la orkestra malanta?o kaj estas tro okupitaj pri siaj taskoj por povi a?skulti la violonojn kaj akorde adapti sian propran ludadon. Kaj kiel scios la kontrabasoj kiom la?te ludi por ne kovri la sonon de solista fluto?

Vere estas, ke en la partituro de ?iu muzikisto aperas la tradiciaj skriba?oj, en la itala, “forte” (t.e. la?te) kaj “piano” (t.e. malla?te) sed la intenso de sono estas relativa afero kaj dependas de la ?irka?aj sonoj. Do nur unu homo, kiu vidas kaj atente a?skultas la sonan tuton, povas akordigi kaj direkti la dekojn da ludistoj kaj ties grupojn, por ke ili ludu la? la ?ustaj tempo kaj intenso.

Dirigento devas esti krom brava gvidanto anka? severa estro, preska? despoto . Famega anekdoto rakontas pri la mita Arturo Toscanini, kiu haltigis la orkestron dum la provoj sekve de eraro de unu el 96 muzikistoj. “Diru bonvole”, demandis lin Toscanini, “en kiu jaro vi naski?is?”. La muzikisto respondis per tremanta vo?o. “En kiu monato?”. Novembro estis la respondo. “Kaj en kiu tago de la semajno?”. Mardo. “Tiu estis nigra tago por la muzika arto!!’, tondris la vo?o de Toscanini, “Prenu vian instrumenton kaj foriru, vi estas maldungita!”.

Famaj dirigentoj [ redakti | redakti fonton ]