Diplomatia agnosko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia diplomatia agnosko sekve de la Israela-palestina konflikto . Kakia: Agnosko kaj de Israelo kaj de Palestino. Helblua: Agnosko de nur Israelo. Malhelblua: Agnosko de Israelo, kun kelkaj rilatoj al Palestino. Ru?a: Agnosko nur de Palestino. Oran?a: Agnosko de Palestino, kun kelkaj rilatoj al Israelo
La dokumento de agnosko subskribita de prezidanto Harry Truman en kiu Usono de fakte agnoskis la novfonditan ?taton de Israelo , balda? post kiam ?i deklaris sian sendependecon, la 14-an de majo 1948. La la?jura agnosko estis ricevita nur la 31-an de januaro 1949, post la okazigo de balotoj por la unua parlamento (la Konstitucifara Nacia Asembleo).

Diplomatia agnosko en la internacia juro estas politika, unuflanka pa?o, kiu havas lokajn kaj internaciajn jurajn implicojn, kaj en kiu ?tato agnoskas la statuson a? le?on de alia ?tato a? registaro . Tiu pa?o estas la unua farita en longa diplomatia rilato inter ?tatoj. Agnosko povas esti farita reale a? la?jure , kutime per la publikigo de oficiala avizo nome de la agnoskanta registaro.

Agnosko de landoj kaj registaroj fare de aliaj [ redakti | redakti fonton ]

Agnosko de fremda lando fare de iu registaro signifas agnoskon de la lando kiu estas regata (?tato); sed agnosko de ?tato ne signifas agnoskon de ?ia registaro. De fakta agnosko de ?tato, ne la?jura , estas malofta kaj levas demandojn pri la agnosko de la administrado de tiu ?tato.

Diplomatia agnosko la?jure estas pli forta deklaro, dum de fakta agnosko estas de portempa naturo kaj pli rilata al la efika kontrolo de la agnoskita ?tato sur kaj en ?ia teritorio . Ekzemple, en 1921 Britio de fakte agnoskis Sovetunion , sed nur ?is 1924 establi?is la la?jura agnosko. Alia ekzemplo estas la de fakte diplomatia agnosko donita de Usono (sekvita de Britio ) al la ?tato Israelo tuj post kiam ?i deklaris sendependecon, sed Usono suspendis la agnoskon la?jure ?is post ?eneralaj elektoj. En kontrasto, Sovet-Unio donis al Israelo la?jure agnoskon tri tagojn post la sendependecdeklaro.

Kiam en lando okazas ?an?o de registaro la? la le?o (ekzemple en balotoj ), ne necesas renovigi diplomatian agnoskon al tiu lando. Tamen, diplomatia agnosko de la nova administracio ja estas postulata, se okazas pu?o . Diplomatia agnosko de la ekzistanta registaro en la lando povas esti esenca por la pretervivo de ?i tiu registaro la?longe de la tempo.

Diplomatia agnosko anka? povas veni la? nerektaj manieroj, kiel oficiala ?tata vizito de ?tatestro , a? subskribo de interkonsento inter landoj. Se ?tato volas ne formale agnoski alian ?taton, ?i povas deklari, ke ?iaj agoj ne konsistigas diplomatian agnoskon de la politika ento kun kiu ?i havas rilatojn. Ekzemple, Usono deklaris ke ?ia dialogo kun Organiza?o por Liberigo de Palestino en 1988 ne konsistigas agnoskon de palestina ?tato .

Kiam fini?as inter?tata konflikto ( milito , ?u varma ?u malvarma) kaj oni subskribas packontrakton (pli ol batalhalto ) la subskribantaj ?tatoj kaj ties registaroj de fakte reciproke agnoskas unu la alian.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]