한국   대만   중국   일본 
Dionizio (papo) - Vikipedio Saltu al enhavo

Dionizio (papo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan pa?on: Dionizio (nomo)
Dionizio
25-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Dionisius
Pontifiko de 259
?is 268
Anta?ulo Siksto la 2-a
Sekvanto Felikso la 1-a
Persona informo
Naski?o 30-an de novembro 199 ( 0199-11-30 )
en Romia Imperio
Morto ?. 26-a de decembro   268
en Romo , Italio
Lingvoj moderna greka lingvo [#]
Sanktulo
[#] Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Papo Sankta Dionizio estis papo de la 22-a de julio 259 ?is la 26-a de decembro 268 .

Li eble naski?is en Granda Grekio , sed tio ne estis konfirmita. Dionizio estis elektita papo en 259 , post la martiri?o de Siksto la 2-a en 258. La Sankta Se?o estis vaka dum preska? unu jaro pro malfacileco en la elektado de nova papo dum la perforta persekutado kiun kristanoj travivis. Kiam la persekutado komencis trankvili?i, Dionizio estis elektita episkopo de Romo. La imperiestro Valeriano la 1-a, kiu gvidis la persekutadon, estis kaptita kaj mortigita de la re?o de Irano en 260. La nova imperiestro, Galieno , emisiis edikton de toleremo, alportante la persekutadon de kristanoj al fino kaj donante al la eklezio juran pozicion. La nova papo ricevis la taskon reorganizi la romian eklezion, kiu falis en granda malordo. Post la protestoj en Aleksandrio , li postulis de la episkopo de Aleksandrio, anka? nomita Dionizio, klarigojn koncernante sian doktrinon koncerne la rilaton de Dio al la Logoso , kiu estis kontentigita.

Papo Dionizio sendis grandajn monsumojn al la pre?ejoj de Kapadokio , kiuj estis detruitaj de la gotoj , rekonstruitaj kaj ela?etitaj la kaptitojn. Li alportis ordon al la eklezio kaj havigis pacon post imperiestro Galieno emisiis edikton de toleremo kiu da?ris ?is 303. Dionizio estas la unua papo kiu ne estas enlistigita kiel martiro. Li mortis la 26-an de decembro 268 .