한국   대만   중국   일본 
Defetismo - Vikipedio Saltu al enhavo

Defetismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Defetismo estas psikostato, karakterizata de malfido en la venko ?e milito a? sukceso ?e entrepreno, kaj emo al kapitulaco a? rezignado. Defetismo estas la akcepto de malvenko sen lukto, ofte kun negativaj implicoj. ?i povas esti ligita al pesimismo en psikologio kaj foje povas esti uzata sinonime kun fatalismo a? determinismo .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La esprimo defetismo estas ofte uzata en politiko priskribi ideologian sintenon, kio konsideras kunlaboron kun la opozicia partio. En milita kunteksto, dum milito kaj precipe ?e la fronto, defetismo estas sinonima al ?tatperfido . La? armea juro, soldato povas esti akuzita por esti defetisto, se li rifuzas batali emfazante dubon pri ideologia valido de la nacia politiko. Tiel, demandoj kiel "?u la milito jam estas perdita?" kaj "?u la batalo valoras la penon?" estas konsiderataj defetismo, kiuj implicas pledon por alternativa fini?o de la milito anstata? favoro de milita venko.

Defetismo en nazia Germanio [ redakti | redakti fonton ]

Defetismo i?is furorvorto en Germanio post ?ia kapitulaco en 1918, precipe inter membroj de la NSDAP gvidita fare de Adolf Hitler , kiu rutine kulpigis pro tiu malvenko la "defetisman pensmanieron". Post akiro de la potenco, lia obsedo pri denunco de kontra?uloj pro "defetismo" pliakri?is dum paso de la tempo kaj estis vaste rimarkata. Dum la dua mondmilito , Hitler neatendite abdikigis multajn generalojn pro defetismo. Pli prudentaj armeaj komandantoj, kiel ekzemple Feldmar?alo Albert Kesselring , sentis sin devigitaj prezenti al la Fuhrer beligitan raporton pri la batalfronta situacio, por eviti la etikedon "defetisto".

Dum la lasta jaro de la milito, la germana popola kortumo ( Volksgerichtshof ) ekzekutis multajn homojn akuzitajn je defetismaj babiladoj a? agoj kaj iliaj nomoj estis anoncitaj ?iusemajne en rozkolora afi?o algluita sur afi?tabuloj ?irka? la lando. En marto 1945, kiam tankoj de la Ru?a Armeo proksimi?is al Berlino , naziaj oficialuloj febre laboris por subpremi "malkura?on kaj defetismon" en siaj propraj vicoj per resumoj de mortkondamnoj.

Revolucia defetismo [ redakti | redakti fonton ]

Revolucia defetismo estas rilata ideo, uzita plej konate fare de Vladimir Lenin , la? kiu la proletaro ne povas venki a? gajni en kapitalisma milito. Anstata?e, la? Lenin, la vera malamiko de la proletaro estas la imperiismaj gvidantoj, kiuj sendas siajn subajn klasojn en batalon. Laboristoj povus gajni pli el la malvenkoj de siaj propraj nacioj, li argumentis, se sukcesus transformi la militon al intercivita milito kaj tiam al internacia revolucio.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]