한국   대만   중국   일본 
De Rerum Natura - Vikipedio Saltu al enhavo

De Rerum Natura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
De rerum natura
literatura verko
A?toroj
A?toro Lukrecio
Lingvoj
Lingvo klasika latino
Eldonado
?enro didaktika poemo
v ? d ? r

Ne konfuzu kun De rerum naturis de Rabano Ma?ro


De Rerum Natura ( Esperante Pri la Naturo de Aferoj ) estas epopea poemo en latina lingvo de la latina poeto Lukrecio , kiu vivis en la unua jarcento a.k. ?i estas skribita en daktilaj heksametroj , la klasika metriko por la epopeaj poemoj. ?i estas farita por traduki, en la senco de traducere , la doktrinon de Epikuro .

La poemo volas "rompi la fortajn riglilojn de la pordo de la natura", tio estas: malka?i la naturon de la mondo kaj de la fenomenoj por la leganto.

La? Lukrecio, kaj konforme al la epikurana tradicio, tiuj scioj devas permesi al la homaro liberigi sin je la supersti?oj , interalie religiaj, kiuj malhelpas la homojn trafi la ataraksion , t. e. la animtrankvilecon.

Epikurismo en Italio [ redakti | redakti fonton ]

Kvankam oni malmulte konas la vivon de Lukrecio kaj oni ne estas sendubaj pri la epoko, dum kiu li vivis, ni povas kompreni, ke ?i estis periodo de politikaj tumultoj. ?i estas markita de masakroj (masakroj de Marius ), de diktatoroj ( Lucio Kornelio Sulao de ?82 ?is ?79), de la subpremo de la socialaj agitadoj ( Spartacus de ?73 ?is ?71) a? de la multaj violentaj militoj.

La historio de Romo tiam estas markita de la krizo de la tradiciaj valoroj, kia la virtus , kiu la?degis la kura?on , la lojalecon , la moderecon , a? la piecon . La romanoj tiam ofendmokis pri tiuj valoroj. Tamen ?iuj tiuj valoroj, kiujn la stoikistoj defendis, rekunigis la socion ?is tiu epoko.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]