Darna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Darna
urbo
Darna
Oficiala nomo: arabe ????
?tato Libio  Libio
Distrikto Darna
Situo  
 - koordinatoj 32° 46′ N 22° 38′ O  /  32.767 °N, 22.633 °O  / 32.767; 22.633 (mapo)
Lo?antaro 50 000  ( 2010 )
Horzono UTC+2
Situo de Darna en Libio
Situo de Darna en Libio
Situo de Darna en Libio
Vikimedia Komunejo: Derna

Darna ( arabe   ???? , DMG Darna ; anka? latinliterigita Darnah a? Derna , do en Esperanto Darno a? Derno ) estas urbo de proksimume 50 000 lo?antoj (takso de 2010) en la nordokcidento de Libio . ?i estas la ?efurbo de la samnoma distrikto Darna . La urbo estas havenurbo borde de la Mediteranea Maro kaj apartenas al la historia regionego Cirenio .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Dum la helenisma periodo la antikva urbo nomatis Darnis ( Δ?ρνι?; ) respektive foje Darne . En la Romia Imperio la urbo i?is administra kaj poste anka? religia metropolo de la regiono nomata Libya Secunda respektive Libya Inferior ene de la provinco Cyrenaica . En la 4-a jarcento la urbo i?is centro de kristana metropolita diocezo, nomata Darnis , kaj ankora? nun en la katolika eklezio ekzistas la?titola ?efepiskopo de Darnis, kvankam la katolika diocezo ne plu ekzistas.

historia merkatejo en la urbo
roka marbordo proksime de Darna

Kadre de la forpelo de la islamanoj el Hispanio ( Andaluso ) en 1493 la urbo estis rekonstruita sur la ruinoj de la antikva lo?loko. Dum la periodo de la otomana imperio , la urbo unue estis parto de la pa?aa gubernio Tripolo , kaj jam en 1711 i?is parto de la teritorio de la dinastio Karamanli , anta? ol en 1835 ?i i?is parto de la a?tonoma teritorio ("san?ak") Bengazi de la Otomana Imperio - tiu teritorio ampleksis la tutan historian regionon Cirenio kaj estis rekte subigata al la supera regado en Istanbulo .

?irka? la jaro 1850 la urbo havis pli-malpli 4,500 lo?antojn, kiuj vivis de agrikulturo, fi?kaptado kaj mara komerco.

La plej malnova moskeo en Darna estas Al Ma?id Al Atik , la "malnova moskeo", kiu en 1772 rekonstrui?is fare de la dinastio Karamanli kaj ornami?is per 42 malgrandaj kupoloj. Plia moskeo Ma?id Az Za?ija estis starigita en 1846.

La franca admiralo Honore Joseph Antoine Ganteaume kun sia armeo en 1800 albordi?is en Darna kaj provis, kadre de la provo de la napoleona armeo konkeri Egiption, transportigi de ?i-tie francajn armeajn unuojn kontinente orienten al Egiptio. Tamen tiu plano malsukcesis pro forta rezisto de lokaj armeaj unuoj de la islama dinastio.

Tre proksime de Darna okazis samnoma batalo en 1805 , kiam la usona armeo de la usona generalo William Eaton estis mar?inta 800 kilometrojn tra la libia parto de la dezerto Saharo kaj konkeris la urbon kadre de la Unua Berbera Milito .

En la Dua Mondmilito , la 30-an de januaro 1940 a?straliaj armeaj unuoj konkeris la urbon de la fa?isma itala armeo.