El Vikipedio, la libera enciklopedio
Darknet
(angla por
malhelreto
) estas tipo de fermita kaj nepublika reto de komunikantaj homoj; tamen ekde 2002 la vorto evoluis por specife signifi ?enerale dosierkunhavigretojn, ?u publikaj a? nepublikaj.
Origine kreita en la
1970-aj jaroj
por indiki retojn, kiuj estis izolitaj de
ARPANET
(kiu poste evoluis al [Interreto]) por sekureckialoj, Darknet-oj povis ricevi datumojn el ARPANET, sed havis adresojn, kiuj ne aperis en retlistoj, kaj ne respondis al e?osondadoj a? al aliaj enketoj. Tiu nomo devenas de la rilata vorto
nigra skatolo
, kiu signifis sistemo a? aparato kies enhavo estas nekonata.
La vorto gajnis publikan akceptadon post la publikigo en 2002 de la artikolo
The Darknet and the Future of Content Distribution
Arkivigite je
2012-07-17 per la retarkivo
Wayback Machine
(La Darknet kaj la estonteco de Enhavdistribuado) fare de
Peter Biddle
,
Paul England
,
Marcus Peinado
, kaj
Bryan Willman
, tiutempe laborantaj por
Microsoft
, kiuj priskribis la ideo tiel:
La ideo de Darknet bazi?as sur tri supozoj:
- Iu ajn vaste distribuita objekto estos disponebla al frakcio de uzantoj en formo kiu ebligas kopiadon
- Uzantoj kopios objektojn se eble kaj interesitaj
- Uzantoj estas konektitaj per lar?kapacitaj konektoj.
La Darknet estas la distribuoreto kiu devenas de la enmeto de objektoj la? supozo 1 kaj distribuado de tiuj objektoj la? supozoj 2 kaj 3.
La esploristoj de Microsoft rezonis ke la ?eesto de la Darknet estis la ?efa malhelpo al la disvolvo de funkciantaj te?nologioj por mastrumado de ciferecaj rajtoj. La vorto estis poste vaste uzita, ekzemple fare de
Rolling Stone
kaj
Wired
, kaj anka? estas la titolo de libro de
J.D. Lasica
.