한국   대만   중국   일본 
Daraa - Vikipedio Saltu al enhavo

Daraa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daraa
urbo ? urbego ? populated place in Syria
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Lo?antaro 107 500    (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 38′  N , 36° 6′  O (mapo) 32.625277777778 36.106111111111 [+]
Alto 435 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Daraa (Sirio)
Daraa (Sirio)
DEC
Situo de Daraa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Daraa [+]
v ? d ? r

Daraa (arabe ????) anka? Dera, Dera'a; estas administra centro de la samnoma gubernio Daraa en sudokcidento de Sirio .

Daraa situas en alto de 530 metroj en regiono Hauran , ?irka? pli ol 100 km sude de Damasko ?e la rapidvojo al Amano , 5 m norde al la jordania-siria limo.

La urbo havas 77.230 lo?antojn la? kalkulo el 2010, plimulto estas sunaitoj. Tie lo?is en 1942 ?irka? 10.000 homoj.

?e Daraa trovi?as la palestina rifu?ejo kun ?irka? 6000 rifu?intoj.

En la biblia epoko (Malnova Testamento) ?i situis en regiono ?irka? la urbo Edrei (pli posta Adraa). Tie perdis en batalo Re?o Og ? gvidanto de la amoridoj ? favore al la israelanoj sian landon, kiu apartenis al altebena?o de Ba?an .

Proksime al la urbo ekzistas grekaj kaj romiaj antikva?oj, inter ili anka? detruita teatro . En proksimo de la urbo okazis decida batalo inter la Orientromia imperio kaj la islamanoj. Tio okazis ?e Yarmuk en 636 kaj fini?is kun venko de la islamanoj. La moskeo de la urbo estis konstruita en 1253, dum regado de la ajubidoj per uzo de antikvaj materialoj.

Ekde 1908, la urbo estis grava fervoja stacio de la Hi?az-fervojo . Tie disbran?i?is la ?eflinio Damasko - Medino al mediteranea Hajfo (ekde 1946 ne plu funkcias) kaj al Bostra , 40 km oriente. La ekonomia bazo de la urbo estas la agrikulturo . La urbo estas foirurbo por la ?irka?a regiono, en kiu oni kultivas ?efe tritikon kaj hordeon . Daraa lastatempe suferis pro la reduktita akvolivero en la regiono.

En la urbo protestis en marto de 2011 multaj lo?antoj pro aresto de junuloj kaj murdo de protestantoj.