Gunnar R. Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el D? Kunar )
Gunnar R. Fischer
Gunnar dekstre, en 2006
Gunnar dekstre, en 2006
Persona informo
Naski?o nekonata
Lingvoj Esperanto ? germana
?tataneco Germanio
Familio
Patro Rudolf Fischer
Okupo
Okupo esperantisto ? disk?okeo
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
v ? d ? r

Gunnar R. FISCHER (anka? konata kiel D? Kunar ) lernis Esperanton kiel duan denaskan lingvon de sia patro. Naskita en Munster ( Vestfalio , parto de Germanio ) kaj kreskinta en Nordwalde ?e Munster, li transloki?is post la lernejo al Paderborn por studi tie en la universitato ekonomikan informadikon . De 1996 ?is 2003 li estis kunorganizanto de la Internacia Seminario (IS), unu de la plej grandaj junularaj Esperanto-renkonti?oj , kiu okazas ?iujare ?irka? silvestro. Dum kvin jaroj li anka? estis en la estraro de la Germana Esperanto-Junularo (GEJ), el ili unu jaron kiel prezidanto.

Intertempe Esperanto-muziko ricevas pli kaj pli grandan gravecon por li. Li surmetas sub la nomo D? Kunar la muzikon en diskoteko, sidas kiel produktanto anta? la hejma komputilo kaj rolas kiel kantisto, akompana gitaristo kaj tekstotradukisto en la rokgrupo " La Kuracistoj ". Plie li recenzas KDjn kaj estas libera kunlaboranto de la Franca muzikeldonejo " Vinilkosmo ": Tie li plenigas multspecajn taskojn kiuj koncernas novajn publikigojn - de la estigo de kontaktoj inter artistoj kaj eldonejo kaj la priju?ado de demomaterialo ?is la plej diversaj aktivecoj en la interreto.

En 2007 la Germana Esperanto-Asocio nomumis lin komisiito por moderna Esperanto-muziko .

Muzika aktiveco [ redakti | redakti fonton ]

D? Kunar estas lia kromnomo por disk?okeo , kiu surmetas la muzikon en diskotekoj en kaj ekster Esperantujo ekde 1994. Li ne limi?as al simpla kantoelektado, sed kelkfoje spicas la diskejon per propraj esperantlingvaj produktoj: Elektronika muziko (fifama: "Till kaj Gunnar faras teknon"), hiphopo kaj malrapidaj kantoj. Lia ?enerala laborfilozofio estas, ke dancejo estas loko, kie homoj el multaj malsamaj landoj povas festi kune ? kaj tial la muziko estu diversstila kaj en multaj lingvoj. Ne mirindas, se oni konsideras, ke temas pri "denaska frenezulo". ( malnova prezentadoteksto )

Post pluraj demo-KDj li en 2003 eldonis la KDn "Diskoteko internacia" kun 11 elektronikaj kaj 3 acid?azaj pecoj. ?i enhavas ?efe instrumentajn pecojn kun parte esperantlingvaj titoloj. Du pecoj estis tute refaritaj por atingi KD-kvaliton. La disko aperis ?e mp3.com kaj ver?ajne ne estos havebla ?e la libroservoj ? temas pri vere interreta projekto.

Diskografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Diskoteko internacia (2003)
    1. Klara blua akvo (Catania discopub mix) ! ? (alia versio ol sur la Elektronika kompilo )
    2. Konsilo por la vivo (aurora mix) ? (alia versio ol sur la Elektronika kompilo )
    3. Like a Terminator
    4. Cool, too
    5. Ho, nur dancu kun mi (instrumenta)
    6. Qu'est-ce qu'on fabrique a Toulouse?
    7. Panon kaj ludojn (remix no. 1)
    8. Mortal Combat 2 (remix no. 1)
    9. Till kaj Gunnar faras teknon (refarita)
    10. Laughing Joker (rebuilt)
    11. Nokta miksajho
    12. Somero en la suda urbo
    13. Jazz di Gennaro (Catania mix)
    14. Sax on the rocks
  • Elektronika kompilo (2003) ? Li kontribuis per du pecoj: "Klara blua akvo" (nova mikso) kaj "Konsilo por la vivo".
  • "4" (2001) ( demoalbumo )
  • La ulo en la spegulo (2001) ( demoalbumo )
  • Prenu tion! (2001) ( demoalbumo )
  • D?j mortas solaj (1999) ( demoalbumo )

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]


Anta?e: prezidanto de Germana Esperanto-Junularo Poste:
Marko Naoki Lins decembro 2000 - decembro 2001 Felix Zesch