Curiosity

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memfoto de Curiosity sur surfaco de Marso
Marsa robota veturilo Curiosity dum preparado en Pasadena, Kalifornio (2011)

Curiosity ( esperante scivolemo; kurioza?o ) estas a?tomata robota veturilo kiu esploras la krateron Gale en Marso . ?i apartenas al la misio Marsa Scienca Laboratorio (MSL) de NASA .

Curiosity estis lan?ita el Cape Canaveral la 26-an de novembro 2011 kaj sukcese surmarsi?is la 6-an de a?gusto 2012 .

Curiosity celas esplori la marsan klimaton kaj geologion kaj esplori ?u sur Marso iam povis evolui vivo. ?i anka? servas al preti?ado kaj mediscienco por estonta esplorado fare de homoj. La veturilo estas trioble peza kaj duoble lar?a kompare al la veturiloj Mars Exploration Rover de anta?aj misioj.

Surmarsi?o de Curiosity

Dum sia esplora komisio, Curiosity analizis dekojn da specimenoj el Marsaj rokoj kaj grundo. Entute la da?ro de la misio estis 1 Marsa jaro, kiu egalas al 1,88 Teraj jaroj (687 Teraj tagnoktoj). Tamen en Decembro 2012, NASA decidis forigi la limdaton de la misio, kaj plu uzi la roboton ?is kiam ?i ne plu estas science utila.

Malkovroj [ redakti | redakti fonton ]

Analizita tero enhavas argilon, kio indikas intan ?eeston de akvo. Curiosity anka? trovis sedimentojn , kiuj bezonas akvon dum longa tempo por formi?i. Anka? estis trovitaj rondigitaj ?tonetoj, kiuj povas formi?i per ?iuflanka erozio pro akvofluo. [1]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Scivolemulo sur Marso . Scivolemo . Arkivita el la originalo je 2018-03-14. Alirita 2018-03-14.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]