한국   대만   중국   일본 
Cormoret - Vikipedio Saltu al enhavo

Cormoret

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la pa?on Cormoret (stacidomo) .
Cormoret
Blazono de Cormoret
Blazono de Cormoret
Blazono de Cormoret
Cormoret vidita el la trajno
Cormoret vidita el la trajno
Cormoret vidita el la trajno
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna ?uraso
Malnova distrikto ?is 2009 Courtelary
Geografia situo CH1903:  570960  /  224965 (mapo) 47.175 7.0555555555555 Koordinatoj: 47° 11′  N , 7° 3′  O ; CH1903:  570960  /  224965 (mapo)

Map

Nombro de lo?antoj 509
Areo 13,49 km²
Alteco 706  m super marnivelo
Po?tkodo 2612
Komunumkodo 0432
Mapo de Cormoret
Mapo de Cormoret
Mapo de Cormoret
v ? d ? r

Cormoret estis ?is la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna ?uraso en Kantono Berno , Svislando . ?i havis 509 lo?antojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio [ redakti | redakti fonton ]

Cormoret situas en la Berna ?uraso en la valo de la rivero Suze meze inter Bielo kaj La Chaux-de-Fonds . Al la komunumo apartenas la vila?o Cormoret en la fundo de la valo de Suze kaj la vila?eto Mont Crosin sur alteco de 1177 m s.m. en nordo de la komunumo sur la pasejo de la vojo de Saint-Imier al Tramelan . En sudo sur la kulmino de Chasseral de la suda ?eno de la ?urasa Montaro sur alteco de 1607 m s.m. trovi?as la plej alta punkto de la komunumo. [1]

La teritorio de la komunumo etendi?as sur areo de 13,49 km², de kiuj 42,2% estas kovritaj de arbaro , 54,1% servas por agrikulturo kaj 3,3% por setlado . [2]

Najbaraj komunumoj [ redakti | redakti fonton ]

La komunumo Cormoret limas en nordo al Les Breuleux ( JU ), en oriento al Courtelary , en sudo al Nods , kaj en okcidento al Villeret .

Trafiko [ redakti | redakti fonton ]

Tra Cormoret pasas la kantona ?efvojo n-ro 30 de Bielo al La Chaux-de-Fonds. La plej proksima alveturejo al la svisa a?tovojo A16 situas 10 kilometrojn oriente de la komunumo apud Sonceboz-Sombeval. Al la publika transportreto la komunumon estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La unua dokumenta mencio de Cormoret dati?as el la jaro 1178 jam kiel Cormoret . En la jaro 1317 Rudolfo la 4-a Grafo de Ne??atelo donis la vila?on Cormoret kun ?iaj lo?antoj kiel fe?do al Jean Compagnet de Courtelary sub rezervo de la rajtoj de la landa patrono, la episkopo de Bazelo. [3] De 1797 ?is 1815 Cormoret kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno . [4] Okaze de la fondi?o de Kantono ?uraso la lo?antaro de la komunumo Cormoret vo?donis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ?e Kantono Berno . [5]

Notoj kaj referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]