Constantin Regamey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Constantin Regamey
Persona informo
Naski?o 28-an de januaro 1907 ( 1907-01-28 )
en Kievo
Morto 27-an de decembro 1982 ( 1982-12-27 ) (75-jara?a)
en La?zano
Lingvoj franca ? angla ? germana ? pola
?tataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Okupo
Okupo verkisto
komponisto
v ? d ? r

Constantin (Konstanty) Regamey (naski?is la 28-an de januaro 1907 en Kievo ? mortis la 27-an de decembro 1982 en La?zano ) ? pola-svisa komponisto , pianisto , muzika kritikisto , filologo kaj hindologo .

Vivkuro [ redakti | redakti fonton ]

Filo de pianisto, komponisto kaj pedagogo Kazimierz Regamey. Kvinjara komencis ludi fortepianon sub gvido de la patrino Lydia Slavitch. De 1920 eklo?is en Varsovio , kie finis gimnazion je la nomo al Jan Zamoyski (1925). Studis filologion kaj hindologion en Varsovio kaj ekde 1932 en Parizo ; hindologion lekciis ?e Varsovia Universitato , kie anka? aktivis kiel muzika kritikisto. En 1937 habiliti?is . En la jaroj 1937-1939 redaktis revuon Muzyka Polska (Pola Muziko). Al liaj konatoj apartenis Karol Szymanowski , Jarosław Iwaszkiewicz , Bolesław Mici?ski, Konstanty Ildefons Gałczy?ski kaj Jerzy Stempowski.

En Pollando restis ankora? dum la unuaj jaroj de la dua mondmilito ; tiam komencis komponi. Dum okupado kiel svisa civitano koncertis en kafejoj kaj ligis kunlaboron kun Pola Enlanda Armeo . Post malvenko de la ribelo de Varsovio kun la patrino ektrovi?is en koncentrejo apud Gda?sk , de kie estis forveturigita al la alia apud Hamburgo . Novembre 1944 eklo?is en La?zano.

De 1944 li lekciis orientan kaj slavan filologion en universitatoj de Friburgo kaj ekde 1945 en La?zano. En la jaroj 1949-50 lekciis en Barato kaj Egiptio . En 1957 profesori?is.

Komponis orkestran verkaron, ?ambran muzikon kaj kanto-instrumentan kiel Pie?ni perskie (Persaj kantoj). En 1977 finis pedagogian aktivadon. Kiel unu el la unuaj komponistoj en Pollando aplikis dekdutonisman teknikon.

Publikis pri budhismo kaj muzik-teorio, esploris sanskriton .

Fontoj [ redakti | redakti fonton ]