Claude-Adrien Helvetius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claude-Adrien Helvetius
Persona informo
Claude-Adrien Helvetius
Naski?o 26-an de januaro 1715 ( 1715-01-26 )
en rue Sainte-Anne
Morto 26-an de decembro 1771 ( 1771-12-26 ) (56-jara?a)
en Parizo
Tombo Pre?ejo de Sankta Ro?o vd
Religio ateismo vd
Lingvoj franca vd
?tataneco Francio vd
Familio
Patro Jean-Claude-Adrien Helvetius vd
Edz(in)o Anne-Catherine de Ligniville, Madame Helvetius (en) Traduki vd
Infanoj Elisabeth Charlotte Helvetius ? Genevieve-Adelaide Helvetius vd
Parencoj Johann Friedrich Schweitzer vd
Profesio
Okupo filozofo
poeto
francaj moralistoj
verkisto
Enciklopediisto vd
Laborkampo filozofio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Claude-Adrien HELVETIUS (n. 26-an de januaro 1715 , Parizo , Francio - m. 26-an de decembro 1771 , Vore , Collines des Perches) estis franca filozofo , mecenato kaj gastiganto de la grupo Philosophes ( enciklopediistoj ) de la franca kleri?o. Li fervore ellaboris matarialisman kaj sensualisman konideon kaj etikon, atakis la onidiran religian fundamenton de la moralo kaj ellaboris a?dacan edukteorian sistemon.

Lia patro estis kuracisto de la re?ino, li mem ? je peto de la re?ino ? i?is en 1738 fermier-general (?ef-impostluanto). Li edzi?is en 1751, abdikis pri la ofico kaj retiri?is al bieno apud Parizo, en la kastelon de Vore. Tie li verkis la poemon Le Bonheur (Feli?o), kiu aperis nur postmorte kun la resumo, kiun skribis markizo De Saint-Lambert pri liaj vivo kaj verkoj (1772). Tie esti?is la fama filozofia verka?o, la De l'esprit (Pri la spirito; 1758), kiu ekis tuj akrajn polemikojn.

?ar li atakis ?iun formon de moralo bazi?anta sur religio , li akiris grandpotencajn malamikojn. Kvankam la libro povis aperi per re?a permeso, ?in kondamnis filo de Ludoviko la 15-a , la tronheredulo Ludoviko kaj e? la Sorbonne , la jezuita ordeno kaj la papo . Finfine oni ju?is la libron je publika bruligo. La enciklopedistojn trafis grava situo, tiel anka? Voltaire devis deklari, ke la libro estas banala, ?ena kaj e? falsa. Jean-Jacques Rousseau deklaris, ke bonintenco de la verkinto dementas la proprajn principojn. Helvetius estis devigata retiri la tezojn kaj li faris tion trifoje. La Enciklopedio ne povis aperi kaj oni bruligis e? verkojn de Voltaire.

Helvetius voja?is en 1764 en Anglion, en 1765 en Berlinon, je peto de la prusa re?o Frederiko la 2-a . Li samjare reveturis en Francion, kie oni tiam jam ne persekutis la enciklopediistojn. La lastajn jarojn li pasigis en Vore.

La? Helvetius, ?iu homo estas samforme edukebla kaj ?io per la edukado. La? tio kritikis li verkon de Rousseau (Emile) kaj verkis De l'homme, de ses facultes intellectuelles et de son education (Pri la homo, ties spiritaj kapabloj kaj edukado, 1772), en kiu li esprimis, ke la edukado solvas ?iun problemon de la homaro.

Kelkaj verkoj [ redakti | redakti fonton ]

  • De l'esprit (1758).
  • De l'homme (postmorte, 1773).
  • Le Bonheur, poeme allegorique (postmorte, 1772, verkita inter 1740 kaj 1750).
  • Correspondance.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]