El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cezaro ROSSETTI
/?eza'ro Rose'ti/ (
1901
-
1950
), skoto de itala-svisa deveno, naski?is en
Glasgovo
kaj lo?is en Britio. Kune kun sia pli juna frato,
Reto Rossetti
, li esperantisti?is en
1928
. Li studis estri restoracion en
Mumbajo
,
Barato
, laboris kiel kuiristo, mallonge kiel kolportisto, kaj poste kiel vendisto ?e foiroj
[1]
.
Lia romano
Kredu min, sinjorino!
(1950), verkita pro instigo de la frato kaj reflektanta parte lian propran vivosperton, estas tradukita en la hungaran, japanan, polan kaj anglan lingvojn. La itala traduko aperis en 2013 zorge de la
Milana Esperanto-Klubo
: ?in eldonis
Itala Esperanto-Federacio
.
La? Nikolao Gudskov,
Kredu min, sinjorino!
estas la plej bonstila, le?era, atentokapta romano, kiu iam ajn aperis en Esperanto.
[2]