El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cesar
[1]
VANBIERVLIET
(naski?is la
24-an de januaro
1905
en
Kortrijk
- mortis la
30-an de decembro
1992
en
Kortrijk
) devenis el teksadlaborista familio. Li estis kreinto de kolekto de Esperanto-perioda?oj en la Urba Biblioteko de
Kortrijk
(
Belgio
), kiu poste ricevis lian nomon: la
Esperanto-Fonda?o Cesar Vanbiervliet
.
Li lernis Esperanton en
1925
de lia tiama oficeja
kolego
Gerard Debrouwere
, estis tre aktiva ?is
1930
, la jaro de lia edzi?o al Margareta Rijsman
[2]
, kaj poste pa?zis dum pluraj jardekoj. Li reaktivi?is en la 1970-aj jaroj kaj pasie ekkolektis librojn kaj perioda?ojn. La kolekto komence de
1992
havis 3223 kompletajn jarkolektojn de 1206 diversaj perioda?oj; preska? 3000 aliaj jarkolektoj atendis kelkajn n-rojn por kompleti?i - grandioza laboro, en kiun Vanbiervliet investis grandegajn kvantojn da tempo, mono kaj sindedi?o. Liaj precipaj helpantoj en la Fonda?o estis
Gerard Debrouwere
kaj
Jan Hanssens
.
Cesar Vanbiervliet laboris dum sia tuta profesia
kariero
?e la urba
administracio
de Kortrijk. En 1921 li dungi?is kiel dumtempa oficisto, en 1927 li estis nomumita kaj en 1953 li i?is sekciestro de la urba registrejo. Dum la dua mondmilito li respondecis pri la urba
bu?ejo
kaj la provizado.
[3]
Kiel sekciestro de la urba registrejo Vanbiervliet desegnis sliparon por registri la enlo?antojn de la urbo, anstata?antan la ?is tiam uzatajn libroformajn registrojn. Inter fakuloj tia sliparo estis konata kiel
Sistemo Vanbiervliet
; ?is la enkonduko de komputiloj ?i estis uzata plurloke en Belgio.
[4]
Nekrologoj aperis en
Horizontaal
, marto-aprilo 1993 kaj en loka gazeto
Krant van West-Vlaanderen
, 8 januaro 1993.
- ↑
La? la mortoakto (numero 1560, 31 decembro 1992) la oficialaj anta?nomoj estis
Cesaar Felix
.
- ↑
La?
Flandra Esperantisto
, sep. 1930, p. 46. Tamen, sur la mortanonco de Cesar Vanbiervliet, la nomo de la edzino estis 'Margaretha Rysman'.
- ↑
Pri tiu epoko estas konservata en la
Fonda?o
ske?o
en kortrijka
dialekto
. Je la fino iu mencias la nomon
Vanbiervliet
. Eble li mem estas la a?toro.
- ↑
Menciita en kortrijka eldono de gazeto
Het Laatste Nieuws
(11 septembro 1990) kaj bu?e konfirmita de pluraj personoj. Mencio en faka gazeto estas ser?ata.