한국   대만   중국   일본 
Carmen Laforet - Vikipedio Saltu al enhavo

Carmen Laforet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carmen Laforet
Persona informo
Carmen Laforet Diaz
Naskonomo Carmen Laforet Diaz
Naski?o 6-an de septembro 1921 ( 1921-09-06 )
en Esquerra de l'Eixample
Morto 28-an de februaro 2004 ( 2004-02-28 ) (82-jara?a)
en Majadahonda
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana ? germana vd
Lo?loko Kanarioj ? Barcelono vd
?tataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Carmen Laforet
Familio
Edz(in)o Manuel Cerezales Gonzalez (en) Traduki (1946–1970) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Agustin Cerezales Laforet (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Carmen Laforet vd
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Carmen LAFORET Diaz ( Barcelono , 6a de septembro 1921 - Majadahonda , 28a de februaro 2004 ) estis hispana verkistino . ?ia plej konata verko estas la romano Nada , gajninto de la Premio Nadal de 1944 , en ties unua okazo.

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

?ia familio transloki?is al Gran Canaria , kie ?i eduki?is. Post la morto de sia patrino, ?i ne bone traktis kun sia nova duonpatrino. En 1939 ?i revenis por studi Filozofion en Barcelonon, kaj tie ?i lo?is tri jarojn. Poste ?i transloki?is por studi Juron en la Centra Universitato de Madrido, sed ?i neniam finis tiujn karierojn.

En 1945 ?i publikigis Nada , per kiu ?i atingis en 1944 la unuan Premion Nadal de la eldonejo Destino; tiu sukceso famigis ?in.

Unu jaron poste ?i edzini?is al la ?urnalisto kaj literatura kritikisto Manuel Cerezales, kun kiu ?i havis kvin gefilojn, nome Marta, Cristina, Silvia, Manuel kaj Agustin, de kiuj tri, nome Agustin Cerezales Laforet, Cristina Cerezales Laforet kaj Silvia Cerezales Laforet i?is same verkistoj. La geedzoj separi?is en 1970.

En 1952 ?i publikigis La isla y los demonios , kun agado okazanta en Kanarioj. En 1955, La mujer nueva , estis markita de la religiaj spertoj de la verkistino. Angeles Varela klarigis, ke tiuj tri verkoj: nome Nada , La isla y los demonios kaj La mujer nueva , formas de facto trilogion pri ekzistadismo. [1]

Sekvis en 1963 La insolacion , unua parto de nova trilogio Tres pasos fuera del tiempo , de kiu oni publikigis nur la duan, nome Al volver la esquina , la saman jaron de ?ia morto. [2] ?

En 1965 ?i veturis al Usono , kie ?i amiki?is kun Ramon J. Sender , kun kiu ?i havis tre fekundan rilaton kaj amikan kaj literaturan.

Verkoj [ redakti | redakti fonton ]

Romanoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Nada (1945), Premio Nadal 1944 kaj Premio Fastenrath 1948.
  • La isla y los demonios (1952).
  • La mujer nueva (1955), Premio Nacional de Literatura kaj Premio Menorca de Novela .
  • La insolacion (1963). Unua romano de la trilogio Tres pasos fuera del tiempo.
  • Al volver la esquina (2004).

Noveloj kaj rakontoj [ redakti | redakti fonton ]

  • La muerta (1952).
  • El piano (1952).
  • Un noviazgo (1953).
  • La llamada (1954). Kvar rakontoj: "La llamada", "El ultimo verano", "Un noviazgo" kaj "El piano".
  • Los emplazados (1954).
  • El viaje divertido (1954).
  • La nina (1954).
  • Un matrimonio (1956).
  • La nina y otros relatos (1970).
  • ≪Rosamunda≫, en Cuentos de este siglo (Barcelona: Angeles Encinar, 1995).
  • ≪Al colegio≫, en Madres e hijas (Barcelona: Laura Freixas, 1996).
  • Carta a don Juan (2007), kompila?o de ?iuj rakontoj.
  • Romeo y Julieta II (2008), kompila?o de amrakontoj.
  • Siete novelas cortas (2010), kompila?o de noveloj.

Aliaj [ redakti | redakti fonton ]

  • Gran Canaria (1961), voja?gvidilo.
  • Paralelo 35 (1967), voja?libro, reledonita en 1981 kiel Mi primer viaje a USA .
  • Articulos literarios (1977), kompila?o de artikoloj.
  • Puedo contar contigo (1965-1975) (2003), leteraro kun Ramon J. Sender .
  • De corazon y alma (1947-1952) (2017), leteraro kun Elena Fortun .
  • Puntos de vista de una mujer [3] (2021), kompila?o de artikoloj publikigitaj en la revuo Destino , (1948-1953).

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Varela Olea, Mª Angeles (2021). ≪El existencialismo personalista de Carmen Laforet≫. Revista de Literatura , CSIC LXXXIII (165): 193-218. doi:10.3989/revliteratura. Konsultita la 6an de septembro 2021.
  2. Cfr. prologo "Historia de una novela", de la filo de Laforet, Agustin Cerezales, publikigita en la unua eldono de Al volver la esquina , n. 1001 de la kolekto Ancora y Delfin.
  3. Puntos de vista de una mujer - Carmen Laforet | Planeta de Libros. Konsultita la 10an de majo 2021.


  • En tiu ?i artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carmen Laforet en la hispana Vikipedio.