Busbojkoto en Montgomery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Die Auslöserin des Protests: Rosa Parks zusammen mit Martin Luther King (um 1955)
Die Ausloserin des Protests: Rosa Parks zusammen mit Martin Luther King (um 1955)

La Montgomery Bus Boycott (ebla esperantigo Busbojkoto de/en Montgomeri/’) estis protesto de nigra civilrajta movado en Montgomery (Alabamo) kontra? la politiko de rasoapartigo en la jaroj de 1955 ?is 1956 kaj da?ris 381 tagojn.

Apartigo en la busoj aspektis tiel, ke la nigruloj rajtis uzi nur difinitajn sidlokojn en la buso. En Montgomery ili devis anta?buse pagi la veturprezon kaj poste elbusi?i kaj malanta?e enbusi?i, okupi la sidlokon; al tio venis anka? la da?ra molestado de la stiristo kaj la pasa?eroj. Tiu rasista praktiko ka?zis kreskantajn protestojn. Rosa Parks estis arestita la 1-an de decembro en 1955 en Montgomery, post kiam ?i rifuzis cedi sian sidlokon al blankulo. Tiu aresto ka?zis dislande ribelojn kaj kondukis al decido inter la 42.000 nigruloj de la urbo, ke oni ekas civilan malobeemon.

La virina politika konsilio (Women's political Council) organizis unutagan bojkoton je la publikaj a?tobusoj la 5-an de decembro, tagon de la ju?a proceso kontra? Rosa Parks. La nigra lo?antaro estis instigita por formi veturkomunumojn por uzi taksiojn a? piediri. La partopreneco atingis preska? 100 %, tiel pruvi?is, ke la nigra lo?antaro tute apogas la proteston.

Samtempe kunvenis 50 aktivistoj de la nigra movado ? inter ili e? Martin Luther King ? por priparoli la kampanjon je la proceso. Post kiam oni kondamnis Rosa-n Parks, la bojkoto disvasti?is kaj d-ro King enga?i?is al la organizo per siaj spertoj en la realigo de la paca kontra?rezista agado. Oni fondis la unui?on "Montgomery Improvement Association" kaj King i?is ties prezidanto. Vespere de la 5-a de decembro li parolis anta? 7.000 a?skultantoj en la ?Holt Street Baptist Church” (Baptista Kirko de Arbusta Strato), kie li anoncis la pluda?rigon de la bojkoto. La postuloj estis: respekta traktado, egalaj rajtoj por ?iu pasa?ero kaj dungo de nigraj busostiristoj.

Krom la veturkomunumoj, la nigraj taksiaj entreprenoj havis gravan rolon, ili veturigis la bojkotantojn je 10 cendoj . Tiun agon finigis la polico per ordono, kiu enkondukis la minimuman, devigan veturprezon de 45 cendoj. Post tio, formis ?. 300 a?tostirantoj a?to-unui?on kaj organizis proprajn "haltejojn", ?e kiuj ili prezentis siajn veturservojn. La agon apogis donacoj el la tuta lando.

Dum paso de la tempo, la blankaj kontra?antoj provis perturbi, fini, rompi la bojkoton kaj la kontra?reziston per falsaj anoncoj, arbitraj deklaroj a? publika perforto. La sukcesa bojkoto metis la urbon de Montgomery sub ekonomian premon kaj la urbo devis draste altigi la veturprezojn. La urba administracio pro tio atingis malkontraktadon de asekuron de tiuj a?tostirantoj, kiuj partoprenis en la veturkomunumoj. Kontra? tio, la aktivistoj organizis la transprenon de polisoj (asekura atestilo) fare de asekurkompanio Lloyds en Londono . ?iam denove okazis arestoj kaj oni e? monpunis Martin Luther King je 500 $, ?ar li agis kontra? la kontra?-bojkota le?o.

?ar cedo de la urbo ne montri?is, lan?is la civita movado plendon kontra? praktiko de apartigo. La federacia ju?ejo decidis la 4-an de junio en 1956, ke la politiko de la rasapartigo ne estas la?konstitucia. La advokatoj de la urbo tuj pliplendis tion ?e la Supera Tribunalo . Tiutempe la bojkoto kaj la apartigo da?ris plu.

Tiam okazis, ke la domo de la blanka pastro Honorinda Robert Graetz estis celo de bombatako, sed neniu vundi?is, ?ar la tuta familio forestis. La urbestro eluzis la aferon por fortigi la subpremon de la nigruloj kaj klarigis, ke la bojkoto povas da?ri por ?iam.

La 13-an de novembro en 1956, la Supera Tribunalo deklaris kontra?le?a la rasapartigan praktikon en la busoj de Alabamo . La busbojkoto de Montgomeri’ estis unu el la decidaj venkoj, kiuj anta?helpis trarompon de la civita movado kaj famigis Martin Luther King tramonde.