El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bufleben
[
BUFlebn
] estas lo?loko kaj eksa komunumo en
Germanio
. ?i trovi?as en la
distrikto Gotha
de la
federacia lando
Turingio
, kaj ekde januaro
2019
estas parto de la tiam novkreita komunumo
Nessetal
. Fine de la jaro
2017
la tiam ankora? memstara komunumo havis 1010 lo?antojn. ?i situas ses kilometrojn nordoriente de la urbo
Gotao
en la valo de la rivereto
Nesse
.
En donacdokumento de la 18-a de majo 874
Bufileba
mencii?is kune kun 116 aliaj turingiaj komunumoj en listo de
dekono
-?uldantoj al la
Abatejo de Fulda
. ?efepiskopo Liutbert de
Majenco
kaj krome abato Sigehard de Fulda tie postulis la rajton je dekono-enkasigo. La kverelojn decidis
Ludoviko la Germano
en
Ingelheim
en favoro de la Abatejo Fulda.
[1]
La kvartalo Pfullendorf mencii?is en 1166 kaj Hausen en 1123. En 1524 okazis la t.n.
bieromilito de Bufleben
kiam la lokuloj ribelis kontra? la malpermeso fari bieron. Jam en 1421 la loko apartenis al
Amt Gotha
, ekde 1640 al la duklando
Saksio-Gotao
, ekde 1672 al la duklando
Saksio-Gotao
-
Altenburg
kaj ekde 1826 al la duklando
Saksio-Koburgo kaj Gotao
. La malfermo de
salejo
en Bufleben en 1828 venigis ekonomian floron; ?i fermi?is en la jaro 1936. En 1974 Hausen kaj Pfullendorf i?is kvartaloj de Bufleben.
Ekde 1912 la protestantismaj pre?ejoj de Hausen, Pfullendorf kaj Bufleben administratas ekde Bufleben. La kirko en Bufleben estas sub patroneco de
sankta Ciriako
, la pre?ejo de Hausen sub patroneco de
sankta Bonifaco
.
- ?e la norda vila?orando estas tomba monteto nomita "Muhlhog" kun diametro de 24 metroj kaj alteco de 3,50 metroj. Ver?ajne ?i estas el la
bronza epoko
. Surpinte staras tilio; ar?eologoj provis malfermi ?in ?ar oni pensis ke estus ene tombo kun eble ri?aj entombaj ornama?oj.
- En la ebena?o inter Bufleben kaj Hausen staras historia ventmuelejo.
- ↑
Guido Reinhardt:
Geschichte des Marktes Grafentonna
, Langensalza 1892.