Bobby Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bobby Fischer

Usona-islanda grandmajstro de ?ako.
(Juna Fischer fotita kun John Collins )
Persona informo
Naskonomo Robert James Fischer
Naski?o 9-a de marto 1943
en ?ikago , Ilinojo , Usono
Morto 18-a de januaro 2008
en Rejkjaviko , Islando
Mortokialo rena malfunkcio
Tombo Selfoss
Lingvoj angla ? islanda
?tataneco Islando ? Usono
Alma mater Erasmus Hall High School
Familio
Patro Pal Nemenyi
Edz(in)o Miyoko Watai
Okupo
Okupo ?akisto ? verkisto ? inventisto
TTT
Retejo https://bobbyfischer.net
v ? d ? r
Bobby Fischer (1960)

Robert James "Bobby" FISCHER ( 9-a de marto 1943 en ?ikago , Ilinojo , Usono  —  18-a de januaro 2008 , Islando ) estis usona - islanda ?akisto . En Usono li estis konsiderata heroo, post kiam li en pinta momento de la malvarma milito en 1972 venkis la rusan Boris Spasskij dum la ?ak-Mond?ampionado en Rejkjaviko , Islando . Post 20 jaroj okazis revan?o en Beogrado , Serbio . Tiam denove venkis FISCHER. Sed tiu renkonti?o estis en la subblokada Jugoslavio. Tial oni volis aresti lin. Ekde tiam li ka?is sin diversloke en la mondo (Hungario, Japanio).

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Bobby Fischer (proksimuma prononco: [FI?er]) estas filo de Regina Fischer (fra?line: Wender) kaj Hans-Gerhardt Fischer, germana biofizikisto. La gepatroj, kiuj estis geedzi?intaj fine de 1933 en Moskvo , Rusio , disi?is kiam li havis du jarojn. Poste li vivis kun sia juddevena patrino kaj sia fratino ? kiu estis 5 jarojn pli a?a ol li - en Novjorko , Usono . Li ekludis ?akon kiel sesjarulo. La titolon de grand-majstro li akiris en 1958 . En la sama jaro li abrupte ?esis frekventi lernejon, por ke li povu dedi?i ?iujn siajn fortojn al ?ako.

Inter 1957 kaj 1966 li seninterrompe gajnis 8-foje la usonan ?ampionecon, en 1964 e? kun la rezulto 11:0. Survoje al mond?ampioneco li gajnis en 1970 la interzonan turniron en Palma de Mallorca , Hispanio kaj en 1971 3 ludojn kontra? Bent Larsen , Mark Taimanov (kun la sensacia rezulto de 6:0) samkiel la eks-mond?ampionon Tigran Petrosjan . La titolon de mond?ampiono li akiris en 1972 en Rejkjaviko en legenda ludo kontra? Boris Spasskij . Li kelkfoje malvenkis pro sia ekscentra konduto, e? unu ludon li perdis neludante. Spite al tio li venkis per 12,5:8,5.

Post kiam li i?is mond?ampiono, dum jaroj li ludis en neniu turniro. En 1975 la internacia ?akorganiza?o FIDE forprenis de li la titolon, ?ar la traktado pri la kondi?oj de titoldefenda ludo restis sen rezulto. Lia posteulo i?is Anatolij Karpov , kontra? kiu li ludis e? ne unu fojon.

Poste li malaperis, sed pro instigo de juna hungarino - kiu vidis lian mizeron en Novjorko - li reludis en 1992 en Jugoslavio kontra? sia ?iama rivalo Boris Spasskij . Fischer venkis lin per 17,5:12,5 kaj gajnis 3,3 milionojn da USD. Sed tiun ludon malpermesis tiu usona ?tata instanco, kiu malpermesis komercajn kontaktojn kun la Jugoslavia re?imo. Ekde tiam li denove retiri?is, ka?is sin en Hungario, Germanio kaj Japanio.

En julio 2004 japanaj policanoj arestis lin pro nevalida pasporto. Japanio decidis ekstradicii Fischer al Usono en a?gusto, sed li venis nur al provizora arestado. Marte de 2005 Islando decidis doni ?tatanecon al Fischer.

Oni aprezas lin kiel la plej genian el ?iuj ?akludistoj ?is nun aperintaj. Lia karaktero donas okazon por priju?i lin: kvankam li mem estis judo la? deveno, li ripetas kontra?judismajn kaj kontra? usonajn sloganojn.

Fischer mortis pro rena malfunkciado je la 18-an de januaro 2008 en Islando.

Islanda enteri?ejo de Fischer

Cita?o [ redakti | redakti fonton ]

Li estas tiom elstara en ka?ludo kiom en ?akludo (amiko Jack Collins okaze de malapero de Fischer en 1992 )

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Frank Brady: Bobby Fischer, profile of a prodigy . New York: McKay 1973
  • David Edmonds und John Eidinow: Bobby Fischer goes to war . London: Faber and Faber 2004. ISBN 0-571-21411-8

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]