Betty Carter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Betty Carter
Persona informo
Naskonomo Lillie Mae Jones
Naski?o 16-an de majo 1929 ( 1929-05-16 )
en Flint
Morto 26-an de septembro 1998 ( 1998-09-26 ) (69-jara?a)
en Broklino
Mortokialo pankreata kancero
Lingvoj angla
?tataneco Usono
Okupo
Okupo jazz singer ? diskografa artisto ? kanta?toro
TTT
Retejo http://bettycarter.org/
v ? d ? r

Betty Carter (naski?is la 16-an de majo 1929 en Flint / Mi?igano kiel Lillie Mae Jones ; mortis la 26-an de septembro 1998 en Novjorko ) estis usona ?azkantistino . Per sia fumeca intima sonkoloro ?i validis kiel la ?vo?o de bibopo “ (Ulfert Goemann).

Vivo kaj verkado [ redakti | redakti fonton ]

Carter, filino de ?ordirektisto, iris kun sia familio jam infana?e al Detrojto , kie ?i studis ?e la Muzika Konservatorio pianludon kaj kantadon. En la 1940-aj jaroj ?i prezentis komence sub la ka?nomo Lorraine Carter . Ekde 1948 ?is 1951 ?i koncertvoja?is kun la bando de Lionel Hampton , kiu donis al ?i la ?ercnomon Betty Bebop . Ekde 1951 ?i koncertis en Novjorko, Filadelfio kaj Va?ingtono kun muzikistoj kiel Charlie Parker , Dizzy Gillespie , Miles Davis , Muddy Waters, T-Bone Walker kaj Thelonious Monk , intertempe sub la nomo Betty Carter.

Jam ekde 1953 ?i verkis diskojn je propra nomo. Inter 1960 kaj 1963 ?i plurfoje voja?is kun Ray Charles , kun kiu ?i verkis en 1960 baladalbumon; fami?is la duopo enesta en ?i Baby It’s Cold Outside . Por eduki siajn gefilojn ?i reduktis dum la sekvaj jaroj sian muzikan aktivecon. Kun Sonny Rollins en 1963 ?i koncertis en Japanujo kaj en 1964 en Anglujo . Sur pli grandan intereson trafis la albumo verkita en 1964, Inside Betty Carter , akompanate de pianisto Harold Mabern. En 1970 ?i fondis la diskeldonejon Bet-Car Records , ?e kiu sekvatempe aperis grandparto de ?iaj albumoj. En 1976 ?i festis triumfajn sukcesojn dum la ?azfesto je Berlino kaj la Belgrada Festivalo. Dum la venontaj jaroj ?i faris kromajn koncertvoja?ojn tra E?ropo kaj koncertis en koncertejo Carnegie Hall kaj plurfoje dum la Novporta ?azfestivalo . En 1979 Betty Carter apartenis al la steluloj de la festivalo Virinoj en ?azo je Romo; ?ia albumo The Audience With Betty Carter samjare verkita estis nomumata en 1981 por Premio Grammy.

?i ne nur anta?enigis sian propran karieron, sed anka? akiris famon kiel ?patrono de ?azo“: ?i prosperigis talentulojn kiel i.a. John Hicks, Mulgrew Miller, Cyrus Chestnut, Mark Shim, Benny Green , Stephen Scott kaj Kenny Washington. En 1993 ?i komencis la eventaron Jazz Ahead , je kiu ?i muzikis dum unu semajno kun dudek junaj ?azmuzikistoj. ?Mi volas, ke mia muziko estas interesa por la muzikistoj, tro multaj homoj refalas sur la klasikan bibopidiomon, kiam ili skatkantas . Mi pluevoluas kun la junaj muzikistoj.“ En 1987 ?i prezentis kune kun Carmen McRae ( The Carmen McRae-Betty Carter Duets ), kiun ?i nomis ?la ununura jazkantistino, la ununura vere improvizanta“.

Por la albumo Look What I Got el 1988 ?i ricevis la premion Grammy kiel plej bona kantistino. Anka? la albumoj Droppin' Things (1990) kaj It's Not About the Melody (1992) estis nomumitaj por Grammy. En 1997 la usona prezidanto Bill Clinton donis al ?i la Nacian Medalon de Artoj. Je la supro de sia famo ?i mortis pro kancero.

Diskaro [ redakti | redakti fonton ]

  • Meet Betty Carter and Ray Bryant kun Ray Bryant , Wendell Marshall, Philly Joe Jones , Jerome Richardson , 1955
  • Social Call kun Ray Bryant, Jerome Richardson , Wendell Marshall, Philly Joe Jones, Quincy Jones , Hank Jones , Bernie Glow, Nick Travis, Conte Candoli, Joe Ferrante, Urbie Green , Jimmy Cleveland , Sam Marowitz, Al Cohn , Seldon Powell, Danny Bank , Gigi Gryce , 1956
  • Out There with Betty Carter , 1958
  • I Can't Help It kun Ray Copeland , Melba Liston , Jerome Richardso, Wynton Kelly , Peck Morrison, Specs Wright, Kenny Dorham , Gigi Gryce, Jimmy Powell, Benny Golson, Sahib Shihab , Sam Jones , 1958-60
  • The Modern Sound of Betty Carter , 1960
  • Ray Charles and Betty Carter , 1961
  • ’Round Midnight kun Shelly Manne , Ed Shaughnessy, Russ Freeman, Walter Davis, Lloyd Mayers, Conte Candoli , Joe Newman, Richard Kamuca, Bob Ashton, Monty Budwig , George Duvivier , Richard Davis , John Pizzarelli, Kenny Burrell , Gary Chester, Sidney Edwards, Edgardo Sodero, Lucien Schmit, Seymour Barab, Phil Woods, Danny Bank , Jimmy Cleveland , 1962-63
  • Inside Betty Carter kun Harold Mabern, Bob Cranshaw, Roy McCurdy, Kenny Burrell , 1964
  • Finally, Betty Carter kun Norman Simmons, Lisle Atkinson, Al Harewood, 1969
  • ’Round Midnight kun Norman Simmons, Lisle Atkinson, Al Harewood, 1969
  • At the Village Vanguard kun Norman Simmons, Lisle Atkinson, Al Harewood, 1970
  • The Betty Carter Album kun Danny Mixon, Onaje Allan Gumbs, Buster Williams, Louis Hayes, Chip Lyle, 1972
  • Now It's My Turn kun John Hicks, Walter Booker, 1976
  • I Didn't Know What Time It Was kun John Hicks, Dennis Owen, Cliff Barbaro, 1976
  • The Audience with Betty Carter kun John Hicks, Curtis Lundy, Kenny Washington, 1979
  • Whatever Happened to Love? kun Khalid Moss, Curtis Lundy, Lewis Nash, 1982
  • Carmen McRae-Betty Carter Duets kun Carmen McRae, Eric Gunnison, Jim Hughart, Wynard Harper, 1987
  • Look What I Got kun Benny Green , Stephen Scott, Curtis Lundy, Lewis Nash, 1988
  • Droppin' Things kun Geri Allen, Marc Cary, Craig Handy, Freddie Hubbard , Taurus Mateen, Gregory Hutchinson, 1990
  • It's Not About the Melody kun Cyrus Chestnut, John Hicks, Mulgrew Miller, Craig Handy, Walter Booker, Christian McBride, Ariel J. Roland, Jeff Tain Watts, Lewis Nash, Clarence Penn, 1992
  • Feed the Fire kun Geri Allen, Dave Holland, Jack DeJohnette , 1993
  • I'm Yours, You're Mine kun Mark Shim, Andre Heyward, Xavier Davis, Curtis Lundy, Matt Hughes, Gregory Hutchinson, 1996

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

Konsultlibraj notoj [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]