한국   대만   중국   일본 
Benedikto la 9-a - Vikipedio Saltu al enhavo

Benedikto la 9-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benedikto la 9-a
145-a, 147-a kaj 150-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Teofilakto la 3-a de la Grafoj de Tuskolo
Pontifiko de vidu sube
?is vidu sube
Anta?ulo [#]
Sekvanto [#]
Persona informo
Naski?o proks. iom post 1000
en Romo
Morto proks. 1055
en Grottaferrata
Tombo Cathedral of Grottaferrata [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Familio
Patro Alberic III, Count of Tusculum [#]
Patrino Emmelina [#]
Gefratoj Peter, Duke of the Romans [#]
Papo
Dum 1032?1044
Anta?ulo Johano la 19-a , lia onklo
Sekvanto Silvestro la 3-a
2-a periodo
Dum 1045
Anta?ulo Silvestro la 3-a
Sekvanto Gregorio la 6-a
3-a periodo
Dum 1047?1048
Anta?ulo Klemento la 2-a
Sekvanto Damaso la 2-a
[#] Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Benedikto la 9-a , Teofilakto la 3-a de la Grafoj de Tuskolo estis papo de la Katolika Eklezio ekde 1032 ?is 1044 , plie duan fojon en 1045 kaj trian fojon en la jarduo 1047 ? 1049 . Li famas pro la vendo de la papa digno al sia baptopatro kaj pro ?ia reakiro. Li estas la ununura homo kiu papadis pli ol unu fojon.

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Familio [ redakti | redakti fonton ]

Benedikto la 9-a estis filo de Alberiko la 3-a de la Grafoj de Tuskolo, kaj nevo de papoj Benedikto la 8-a kaj Johano la 19-a . Alberiko la 3-a estis filo de Gregorio la 1-a de Grafoj de Tuskolo, siavice filo de Alberiko la 2-a el Spoleto . Lia patrino estis fratino de papo Johano la 15-a ; Johano la 12-a estis onklo de lia patro Alberiko la 3-a, dum papo Johano la 11-a kaj papo Johano la 13-a estis respektive onklo kaj kuzo de lia praonklo Johano la 12-a ; papo Ser?o la 3-a , patro de la papo Johano la 11-a , estis lia praonklo; papo Benedikto la 7-a jam havis kiel onklon sian praavon Alberikon la 2-an kaj estis, do, duagrada kuzo de la patro de Alberiko la 3-a kaj de liaj onkloj Benedikto la 8-a kaj Johano la 19- : tial Benedikto la 7-a estis lia triagrada kuzo; ?ar oni suspektas ke papo Hadriano la 3-a estis reale Agapito, frato de lia onklo Ser?o la 3-a , kaj ke papo Hadriano la 1-a estis antikva praavo de la Grafoj de Tuskolo, oni povas dedukti ke longa ?epapaj “kutimecoj” pretigis kaj alte poziciigis Teofilakton la 3-an. Krome, Johano filo de lia frato Gvido, do lia nevo, estos estonta Benedikto la 10-a (kontra?papo) (1058-1059).

Papadoj [ redakti | redakti fonton ]

La? iuj fontoj Benedikto la 9-a apena? dekdujara?a estis levita al papa digno: se tio estus, li anka? estus la plej juna papo de la historio. Aliaj fontoj, tamen, diras ke li eble jam dudekunujara?is kiam oni lin papigis. Malgra? ke lia naskodato ne estas konata, li restas unu el la plej junaj promociitoj al papado, kune kun papoj Aleksandro la 1-a , Gregorio la 5-a kaj liaj parencoj Johano la 11-a kaj Johano la 12-a .

Benedikto estis, rilate tion kio koncernas moralon, tute neta?ga al la rolo de pontifiko: oni rakontas ke li vivis tute dibo?eme. Kronikisto asertas ke Benedikto superis ?iujn proksimajn anta?ulojn pro dibo?emo kaj mondisipado; Sankta Pier Damiani ekkris okaze de lia morto: “Tiu fiulo dis?prucis en senmoraleco ekde la komenco de lia papado ?is la fino de liaj tagoj”, aldonante: “La Katedro de Petro estis okupita de infera diablo pastre kamuflita”. [1] . Kiel papo, nome rilate la teologiajn temojn kaj ordinarajn aktivecojn de la Eklezio, li konfesis kaj proponis la ortodoksan doktrinon kaj sin montris ekstreme lerta politikisto. Okazis ke la?longe de malmulte da tempo li estis forpelita el Romo kaj bezonis la helpon de la imperiestro ( 1036 ) Konrado la 2-a por tien reveni. La 1-an de septembro de 1044 , eble pro manko de la apogo de la ?us forpasinta sia patro Alberiko, li estis denove forpelita el Romo. La?vole de la Krescencoj , itale   Crescenzi , kaj per unuanima konsento de civitanoj de Romo, sekve de sangaj civitanaj luktoj la?longe de kvar monatoj, li estis anstata?igita (13-an de januaro ? 1045) per Johano de Krescenco-Ottaviani, konsekrita la semajnon postan kun la nomo de Silvestro la 3-a (foje konsiderita kontra?papo).

Koterianoj de Benedikto la 9-a eniris Romon la 9-an de majo 1045 kaj forpelis lian rivalon. La postan tagon li estis enoficigita kaj hastis kondamni sian anstata?anton kiel uzurpanton kaj kontra?papon.

Bededikto la 9-a libervole abdikis la 1-an de majo samjare, eble pro la deziro geedzi?i, vendante sian oficon al la pastro Johano de Graziani, sia baptopatro, (eble per la sumo de 650 kg da oro, la?onidire). Tia procedo estis tuj taksata simonio , sed Graziani estis kronita kun la nomo de papo Gregorio la 6-a .

Al la abdikanto Benedikto jam estis promesita la filino de Gerardo el Galeria, kio tamen eble estis nur loga?o por lin altiri al la abdiko kaj sin definitive liberigi el tiu stranga kaj malmorala papo.

Evidente Benedikto balda? senkontenti?is pri la vendo, eble pro la fakto ke al li ne estis koncedita la mano de la promesita junulino. Tial li revenis al la Urbo por eksigi Gregorion la 6-an. Benedikto reprenis Romon kaj restis sur la trono nur ?is julio 1046 pro la interveno de Henriko la 3-a germana imperiestro, kaj de la Koncilio de Sutri : Benedikto estis anka? senigita de la episkopa digneco; Gregorio la 6-a estis kura?igita abdiki (kvankam estimita de ?iuj, oni ju?is ke la simonia a?eto de la ofico igis malakceptebla lia - anka? se la?le?e elektita ? restado en la ofico). Oni elektis papo la germanan episkopon Suidgero kiu estis kronita kun la nomo Klemento la 2-a . Eksa Benedikto la 9-a ne konsentis kun la decido de sia eloficigo. Kiam Klemento forpasis la 9-an de oktobro 1047 (oni diris venenigita de li), Benedikto, dum diversloke oni diskutadis anka? proponante lian reenoficigon, reokupis la palacon Laterano (novembron 1047 , el kiu estis forigita iniciate de roma patriciaro.

Dume mortis Gregorio la 6-a kaj Silvestro la 3-a retiri?is al privata vivo; kaj la?jure komencis pape ofici Popono el Brixen kun la nomo de Damaso la 2-a .

La ekspapo Benedikto la 9-a rezignis sin defendi kontra? la akuzo pri simonio kaj oni lin ekskomunikis.

Benedikto post la eloficigo [ redakti | redakti fonton ]

?i-punkte la sorto de Benedikto fari?as iom obskura; oni scias, el kronikoj, ke li mortis en la mona?ejo de Grottafferata najbare de Romo fine de 1055. Papo Leono la 9-a , sekvulo de Damaso la 2-a eble forprenis la kanonikajn cenzurojn lin pardonante ?ar eble pentinta. Trovi?as notarie aktoj registrantaj liajn donacojn al lia frato Gvido, patro de Johano kiu estos, tri jarojn poste, levita al papado kun la nomo Benedikto la 10-a (taksita poste kontra?papo) kaj al la mona?ejo de Sanktuloj Kosma kaj Damiano en Romo (1055). En la januaro de 1056 li estis jam forpasinta ?ar liaj tri fratoj provizis celebrigi propetajn pre?ojn por lia animo. Aliaj fontoj, male, en?ovas ke li da?rigis ser?i apogojn por reveni al la anta?a pozicio kaj ke ne ?esis minaci la romajn papojn.

Ju?oj pri Benedikto la 9-a [ redakti | redakti fonton ]

Sankta Pier Damiani rimarkigas en sia "Liber Gomorrhianus", ke Benedikto estis diablo pastre kamuflita . La? Bonizono, episkopo unue de Sutri kaj fine de Pia?enco , diris ke li kutimis plenumi adultojn kaj mortigojn . Historiisto Gregorovius skribis ke kun Benedikto la 9-a la papado atingis la fundon de la dekadenco morala . Catholic Encyclopedia lin priskribas kiel malfeli?o por la tuta Eklezio . En la tria libro de siaj “Dialogoj”, papo Viktoro la 3-a ( 1086 - 1087 ), lin memorigas per bruligaj vortoj. Tamen la tiutempaj kronikoj al li atribuas decidojn kura?ajn kaj gravajn por la Eklezio, en kiuj li montris a?dacon kaj firmecon: li kunvokis du sinodojn por meti ordon en la oficoj ekleziaj, ofte atingitaj pere de simonio, en marto 1035 li ekskomunikis la superpotencan episkopon de Milano Ariberton, kanonizis (post nur sep jaroj el la morto) la mona?on Simeonon el Sirakuzo (ka?zo anoncita de Popono, estonta Damaso la 2-a); li sukcesis pacigi kontrastojn inter diocezoj, kiel inter Aquileia kaj Grado. Lia unua papado (12 jaroj, afero malofta en tiu epoko) li sintenis firme en epoko ekstreme perforta kaj kaosa, en kiu la araboj disver?i?is tra la Mediteraneo kaj tra e?ropaj marbordoj, la Bizancanoj ofte praktikis entrudi?ojn en la Eklezio, Frankoj kun Normanoj kaj aliaj germanaj popoloj jam celis la superregadi en la itala duoninsulo. Lia mano tenadis la bridojn firmaj por la komuna avanta?o; elstaraj personoj de la Eklezio ne ?esis postuli lian revenon al la papa ofico...

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Katolikaj enciklopedioj
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia
  • Renzo Rosso, Il Trono della Bestia, 2002, ISBN 9788838473654 (Romano kiu priskribas lian malhonestan vivon)

Aliaj projektoj [ redakti | redakti fonton ]

[4] Commons=Benedikto la 9-a

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Peter De Rosa, Vicari di Cristo , Armenia, Milano, 1989

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]