Benedetto Marcello
(* inter la
24-a de julio
kaj la 1-a de a?gusto
1686
en
Venecio
; † 24-a a?
25-a de julio
1739
en
Brescia
) estis Itala
komponisto
de la
baroko
.
Benedetto Marcello devenis de advokata familio kaj do estis memkompreneble, ke anka? li unue studis jurosciencon. Tiel nenio malhelpis lin sekvi publikan karieron.
En
1711
li estis elektata en la Venecian
"konsilantaron de la kvardek"
. Tiun ?i oficon li plenumis dum 14 jaroj. En
1730
li estis sendata kiel
provizoro
(gubernatoro) de la
Respubliko Venecio
al
Pola
. Tamen la jam tiam malsaneta Marcello ne eltenis la klimaton en Pola, lia sanstato malpliboni?is tiel, ke li devis reveni al Venecio en
1737
. Sed jam sekvajare oni translokis lin al Brescia kiel
"camerlengo"
(kanceliero, trezoristo). Tie ?i li mortis la 24-an a? 25-an de julio
1739
.
Malgra? siaj profesiaj devoj Marcello dekomence neniam neglektis la muzikon. Nur kiam li devis iri al Pola, li ?esis komponi.
Jam kiel junulo li publikis
kantojn
kaj
sonetojn
. ?ar la komponado tamen nur eblis paralele al lia publika kariero, li ?iam nomis sin mem
"nobile Veneto dilettante di contrappunto"
, do ?atanto, a? diletanto de la muziko. Sed finfine li ekstudis komponadon ?e
Francesco Gasparini
(
1668
-
1727
) kaj
Antonio Lotti
(?.
1667
-
1740
).
La unua muzikigo de
Itallingvaj
psalmoparafrazoj
"L'Estro Poetico-Armonico"
alportis al la intertempe 38-jara Marcello E?ropvastan famon. La ampleksa verkaro de 50 solopsalmoj la?
Girolamo Ascanio Giustiniani
estis frua provo de "arkaikeca solokantado". Entute tiu ?i verkaro konsistas el ok volumoj, unu- ?is kvarvo?a kun
figurita baso
por
orgeno
a? alia
klavarinstrumento
, parte kun deviga
violon?elo
a? du
violonoj
. En tiu ?i verkoj superpezas prefere tradicia kontrapunkta kompontekniko. Sed ?i anka? alternas neatendite kun kompaktaj, homofonaj, preska? folkloraj partioj. Tiuj ?i psalmomuzikigoj sekvas detalege la tekstojn.
Kiel majstro de la solokantato Marcello estas unu el la lastaj reprezentantoj de la grandioza patosa kantstilo, kiu kelkfoje starigas etajn dramojn en la kadron de la ?enro. Krom tio Marcello komponis anka? pompan ?ambromuzikon kiel ekzemple klavaraj, violon?elaj kaj flutaj sonatoj samkiel instrumentajn kon?ertojn.
Anka? lia frato
Alessandro Marcello
montri?is kiel komponisto.
Kiel operkomponisto Marcello estis malpli sukcesa. ?u li volis ven?i sin ?e tiu ?i ?enro, kiam li verkis en la jaro
1722
la
satiron
Il teatro alla moda
? En tiu li kritikis la tuberojn de la
opero
, ?iajn kutimoj kaj ?ian skemismon. La kritiko tamen nur koncernis la ekstera?ojn de rutini?inta operfukciado. Reformon de la opero tiu ?i kulturhistorie interesa verko ne enkondukis. Tiu estis rezervita al la Franca muzikestetiko kaj, bazante sur Marcello,
Raniero di Calzabigi
(
1714
-
1795
) kaj
Christoph Willibald Gluck
(
1714
-
1787
).
La despotismo de la kantado, la primadona kaj kastrita afera?oj estis tiel troaj, ke por la muziko apena? restis eblecoj de disvolvi?o, kaj la komponistoj estis pli kaj pli katenitaj en la eluzo de siaj kapabloj. Kompreneble la troa?oj de tiu ?i sistemo en arta kaj socia rilato anka? alie estis metitaj ?e la pilorio. Sed la satiro de Marcello plej akre montris sur la stato de la Venecia opero.
La tuta verkaro de Benedetto Marcello ampleksas krom multnombraj sakralaj verkoj (sole dek mesoj kaj 15 motetoj, kvin oratorioj) anka? 348 profanaj kantatoj kaj kelkaj instrumentaj kon?ertoj. La iam necesaj represadoj de liaj psalmomuzikigoj pli poste estis rekomendataj e?forie de
Giovanni Bononcini
(
1640
-
1678
),
Georg Philipp Telemann
(
1681
-
1767
) kaj
Johann Mattheson
(
1681
-
1764
).
estas tamen malfacile, envicigi Marcello-n la?stile en inter tiujn komponistojn. Rilate siaj instrumentaj kon?ertoj li ja ?ajnas esti influata de la stilo galanta de
Antonio Vivaldi
, tamen en la sakrala muziko li flegas ege memvolan personan stilon.
En la sfero de la ?ambromuziko rimarkendas la
- Sonatoj op. 2 por bekfluto a? transversa fluto a? violono kaj figurita baso
Krome estas konservitaj kaj de graveco:
- Concerti a 5 stromenti
(
1701
)
- Violoncelosonatoj op. 1
(
1712
)
- Klavarinstrumentaj sonatoj op. 2
(
1712
)
- Flutosonatoj op.3
(1712)
- Canzoni madrigalesce ed arie per camera a 2, a 3, a 4 voci
(
1717
)
- Oratorio "Gioa"
(o.A.)
- Salve
(o.A.)
- Tantum ergo
(6-vo?a, kanona)
- Alegoria oratorio:
Il trionfo della poesia e della musica nel celebrarsi la morte, la esaltazione e la coronazione di Maria
(o.A.)
- Hobojo-kon?erto
- Eleanor Selfridge-Field:
The music of Benedetto and Alessandro Marcello. A thematic catalogue, with commentary on the composers, repertory and sources
. Clarendon Press, Oxford 1990,
ISBN 0-19-316126-5