한국   대만   중국   일본 
Belgaj provincoj - Vikipedio Saltu al enhavo

Belgaj provincoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Belgio ekde la jaro 1993 estas federala ?tato, kiu konsistas el tri Regionoj kaj tri (lingvaj) Komunumoj.

La Regionoj estas dividitaj en dek provincoj . La 1-an de januaro 1995 la provinco Brabanto estis dividita en tri partojn: Flandra Brabanto, Valona Brabanto kaj la ?efurba regiono de 19 komunumoj, la Brusela ?efurba Regiono . Tiel la nombro de provincoj plii?is de 9 al 10. Estras la provincojn guberniestro (de la registaro nomumita). La ?iutaga estrado de la provinco estas plenumita de "deputitoj" (?iu la? sia propra respondeco kiel medio, edukado, ekonomio,...) kiuj estas proponitaj de la elektitaj membroj de la provinca konsilantaro.

  1. Antverpeno (Antwerpen)
  2. Limburgo (Limburg)
  3. Orienta Flandrio (Oost-Vlaanderen)
  4. Flandra Brabanto (Vlaams-Brabant)
  5. Okcidenta Flandrio (West-Vlaanderen)
  1. Valona Brabanto (Brabant wallon)
  2. Henegovio (Hainaut)
  3. Lie?o (Liege)
  4. Luksemburgo (Luxembourg)
  5. Namuro (Namur)