El Vikipedio, la libera enciklopedio
La
batalo ?e la Somme
(
1-an de julio
1916
-
18-an de novembro
1916
) estis unu el la plej sangaj bataloj dum la
unua mondmilito
, kiun iniciatis la
aliancanoj
. En tiu batalo aperis unuafoje la
tankoj
, sed la batalo estis sensukcesa el aliancana vidpunkto.
La
britoj
kaj la
francoj
ekis la atakon en 35km-on lar?a strio, norde de la
rivero Somme
. La
germanoj
atendis la atakon en bone elkonstruita defenda sistemo.
La sturmon de la britaj
soldatoj
enkondukis unusemajna
artileria
pafado
, kiu estis senefika. En la unua tago de la atakoj, la britoj perdis 20.000 soldatojn, en septembro aperis la brita tanko sur la batalkampo, sed tio ne influis la batalon. En oktobro la da?ra pluvado igis kot-maro la batalkampon kaj la aliancanoj povis anta?eni?i nur 8 km.
Dum la bataloj perdis la germanoj 650.000, la francoj 195.000 kaj la britoj 420.000 soldatojn (mortis, vundi?is, kapti?is).
La batalo ?e la Somme i?is sinonimo de vana kaj ?enerala bu?ado. La aliancanoj atingis nur, ke la germana premo sur
Verdun
malplii?is.