Batalo de Marengo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la Batalo de Marengo

La batalo de Marengo okazis ?e Alessandria , en Piemonto , nordokcidente de Italio la 14-a de junio de 1800 , dum la francaj revoluciaj militoj . ?i finis per venko de francoj kaj okazigis la retiri?on de la trupoj de A?strio el plej parto de la teritorio itala.

La franca armeo estrita de Napoleono Bonaparte (?us nomumita Unua Konsulo post la pu?o de la 18a de Brumero ) estis atakita de la a?stroj estre de la generalo Michael von Melas . La francoj estis surprizitaj. Tamen la irado de la batalo ?an?is komplete kiam revenis (reage al ur?a alvoko fare de Napoleono) francaj trupoj estre de la generalo Louis Charles Antoine Desaix de Veygoux . Kontra?atako estre de Desaix, post mallonga bombardado fare de la artilerio, tu?is la dekstran falnkon de la a?stroj kaj ?ar?o fare de kavalerio estre de Francois Etienne de Kellermann kompletigis la francan venkon. La a?stroj retiri?is al Alessandria , post perdi la duonon de sia armeo. La francaj perdoj estis multe malpli, sed la generalo Desaix, kiu estis veninta helpe de Napoleono, kaj sen kies interveno la batalo ili estus perdinta, pereis en la batalo.

Venonttage, la generalo Melas eknegocadis kio rezultis al la fakto ke la a?stroj forlasis la nordon de Italio, kaj heltigis siajn militoperacojn en Italio. La sinteno de Bonaparte kiel Unua Konsulo pliforti?is danke al la rezulto kaj de la batalo kaj de la kampanjo kiu anta?is. A?strio tamen restis milite kontra? Francio ?is kiam ties fortoj en la nordo de la Alpoj estis venkitaj en la Batalo de Hohenlinden , la 3an de decembro de 1800 , fare de franca armeo estre de la generalo Jean Victor Marie Moreau .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

La batalo de Marengo en la nuntempa kulturo: