La
Batalo apud la rivero Okcidenta Bugo
(
pole
:
Bitwa pod Wołyniem
) okazis apud la hodia?a Grodek Nadbu?ny (Fortika?eto Apudbuga) en distrikto
Hrubieszow
la 22-an de julio
1018
inter la armeoj de la pola princo
Boleslao la 1-a
kaj de la rusa princo
Jaroslavo la Sa?a
.
En la jaro 1018 Boleslao la 1-a decidis ataki
Kievan Regnon
pro tio ke pli frue Jaroslavo la Sa?a atakis en 1017
Breston
kaj poste forpelis de sia regno la bofilon de Boleslao,
Sviatopolk
, kiun li volis retronigi. Krome por liberigi sian filinon, nekonatan la? la nomo, kaj ekregi super la tiel nomataj apudlimaj Ru?aj Fortika?oj.
Boleslao la 1-a krom la pola armeo komandis germanan helpotrupon (300 milituloj), la hungaran (500 milituloj) kaj la aliancitan
pe?enegan
(1000 milituloj). Similan kelkmilan armeon disponis Jaroslavo la 1-a.
Post kolekto de la armeo Boleslao la 1-a julie ekiris orienten al la terenoj nomataj Ru?aj Fortika?oj ?is la fortika?eto tiutempe nomata Volin trovi?anta apud la rivero
Okcidenta Bugo
.
Kontra?ulojn dividis la rivero Bugo. Boleslao ordonis konstrui pontojn. Dum la laboroj amba? armeoj blasfemis unu kontra? la alia, ekz. la rusa vojevodo B?d ekkris al Boleslao:
Jen ni trapikos per lanco vian grasan ventron.
Boleslao tamen kun sia armeo trapasis la riveron na?e per kio tute surprizis la malamikan armeon, kiu momente ne estis pretigita batali. La venko estis totala.
La venko ebligis konkeri
Kievon
kaj surtronigon de Sviatopolk. Poloj gajnis grandajn predojn. Jaroslao la Sa?a , kvankam venkita, sukcesis bruligi unu fortika?on de sia frato kaj komencis kolekti novajn fortojn.
Boleslao kaj Sviatopolk ne profitis ?iujn eblecojn post la batalo, ?ar ne entreprenis novan kampanjon, kiu definitive likvidus la dan?eron.
Bataloj de polaj militantoj apud Woły? estis post 1990 memorigitaj sur la
Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio
per surskribo sur unu el tabuloj "WOŁY? NAD BUGIEM 22 VII 1018" (Woły? apud Bugo, la 22-a de julio 1018)
Gall Anonim (
Gallus Anonymus
),
Kronika polska
, prilaboris M. Plezia, Wrocław 2003
Nestor (
Kronikisto Nestor
),
Powie?? minionych lat
, prilaboris F. Sielicki, Wrocław 1999
Thietmar de Merseburg,
Kronika
, prilaboris M. Z. Jedlicki, Pozna? 1953