한국   대만   중국   일본 
Barat-Pakistana Milito de 1965 - Vikipedio Saltu al enhavo

Barat-Pakistana Milito de 1965

El Vikipedio, la libera enciklopedio
?erman Tanko detruita dum la Barat-Pakistana Milito de 1965.

La Barat-Pakistana Milito de 1965 estis kulmino de bataleto kiu okazis inter aprilo 1965 kaj 23-an de septembro 1965 inter Pakistano kaj Barato . La konflikto ekis post la Operaco ?ibraltaro fare de Pakistano, kiu celis enfiltri fortojn en ?amuo kaj Ka?miro por stimuli ribelon kontra? la regado fare de Barato. Barato reagis per lan?o de tut-skala milita atako en Okcidenta Pakistano . Tiu dekseptaga milito okazigis milojn da perdoj amba?flanke kaj estis atestilo de la plej granda enga?i?o de armitaj vehikloj kaj de la plej granda tanka batalo ekde la Dua Mondmilito . [1] [2] Alfrontoj inter la du ?tatoj finis post Unui?intaj Nacioj ordonis batal?eson deklarita post la diplomata interveno fare de Sovetunio kaj Usono, kaj la sekva proklamo de la Ta?kenta Deklaro. [3] Multo de la milito estis luktata de la armeoj de amba? landoj en Ka?miro kaj la?longe de la limo inter Pakistano kaj Barato. Dum tiu milito okazis la plej granda amasigo de trupoj en Ka?miro ekde la Dispartigo de Hindio en 1947 , nombro kiu estos superita nur dum la nova milita kontra?staro de 2001?2002 denove inter Pakistano kaj Barato. Plej el la bataloj estis luktitaj per kontra?staro de infanterio kaj kirasunuoj, kun grava helpo de aerfortoj, kaj ?ipaj operacoj. La milito evidentigis de la flanko de Pakistano malta?gajn nivelojn de milittrejnado, miselektitajn oficirojn, malbonkvalitajn komandojn kaj kontrolaran?ojn, malbonkvalitan spionadon kaj malbonkvalitajn spionajn procedurojn. Spite tiujn malavanta?ojn, la Pakistana Armeo sukcesis fronti la pli grandan Baratan Armeon . [4] Multaj detaloj de tiu milito, kiel tiuj de aliaj Barat-Pakistanaj Militoj, restas neklarigitaj. [5] Ekzemple pri la nombro de perdoj (mortintoj kaj kaptitoj), pli ne?tralaj fontoj ?irka?kalkulas po 3 000, iom pli por Barato, dum la barataj fontoj parolas pri pli ol 5 000 de la flanko de Pakistano, dum pakistanaj fontoj parolas pri pli ol 8 000 de la flanko de Barato.

Spite la fakton ke la batal?eso lasis la konflikton milite nedecida, kaj Barato kaj Pakistano proklamis sian venkon. Plej ne?tralaj pritaksadoj, tamen, interkonsentas ke Barato estis superinta Pakistanon kiam la batal?eso estis deklarita. [6] [7] [8] [9] [10] [11] Kvankam oficiale deklarita milite nedecida, la konflikto estis amplekse konsiderita kiel strategia kaj politika malvenko por Pakistano, [12] [13] [14] [15] [16] ?ar ?i nek sukcesis instigi insurekcion en Ka?miro [17] nek sukcesis akiri gravan subtenon je internacia nivelo. [18] [19] [20]

Internacie, tiu milito estis vidita en la kunteksto de la pli granda Malvarma Milito , kaj rezultis en grava ?an?o en la geopolitiko de la subkontinento. [21] Anta? la milito, kaj Usono kaj Unui?inta Re?lando estis estintaj la ?efaj materialaj aliancanoj kaj de Barato kaj de Pakistano, kiel unuarangaj liverantoj de milita materialo kaj de eksterlanda helpo al disvolvigo. Dum kaj post la konflikto, kaj Barato kaj Pakistano sentis sin perfiditaj pro perceptita manko de subteno fare de la okcidentaj potencoj por iliaj respektivaj sintenoj; tiuj sentoj de perfido estis pliigita pro la trudo de usona kaj brita embargo al milita helpo al amba? militflankoj. [22] Kiel sekvo, kaj Barato kaj Pakistano malferme disvolvigis pli malfermajn rilatojn kun Sovetunio kaj ?inio, respektive. [23] La perceptita negativa sinteno de la okcidenta potencoj dum la konflikto, kaj dum la milito de 1971, plutu?is la rilatojn inter Okcidento kaj la subkontinento. Spite plibonigitajn rilatojn kun Usono kaj Britio ekde la fino de la Malvarma Milito, la konflikto generis profundan malfidon ene de amba? landoj de la subkontinento kio je ia etendo pluas ?is nun. [24] [25] [26]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. David R. Higgins 2016.
  2. Rachna Bisht 2015.
  3. Lyon, Peter (2008). Conflict between India and Pakistan: an encyclopedia. ABC-CLIO. p. 82. ISBN 978-1-57607-712-2 . [1] Alirita la 9an de februaro 2018.
  4. Dr Shah Alam (11a de Aprilo 2012). Pakistan Army: Modernisation, Arms Procurement and Capacity Building. Vij Books India Pvt Ltd. p. 41. ISBN 978-93-81411-79-7 . [2] Alirita la 9an de februaro 2018.
  5. "Indo-Pakistani War of 1965". Global Security. [3] Alirita la 9an de februaro 2018.
  6. McGarr, Paul. The Cold War in South Asia: Britain, the United States and the Indian Subcontinent, 1945?1965. Cambridge University Press, 2013. p. 331. ISBN 978-1-139-02207-1 . "Satisfied that it had secured a strategic and psychological victory over Pakistan by frustrating its attempt to seize Kashmir by force, when the UN resolution was passed, India accepted its terms ... with Pakistan's stocks of ammunition and other essential supplies all but exhausted, and with the military balance tipping steadily in India's favour."
  7. "Pakistan :: The Indo-Pakistani War of 1965". Library of Congress Country Studies, United States of America. April 1994. [4] Alirita la 2an de Oktobro 2010. "Losses were relatively heavy?on the Pakistani side, twenty aircraft, 200 tanks, and 3,800 troops. Pakistan's army had been able to withstand Indian pressure, but a continuation of the fighting would only have led to further losses and ultimate defeat for Pakistan."
  8. Hagerty, Devin. South Asia in world politics. Rowman & Littlefield, 2005. p. 26. ISBN 0-7425-2587-2 . Cita?o: The invading Indian forces outfought their Pakistani counterparts and halted their attack on the outskirts of Lahore, Pakistan's second-largest city. By the time the United Nations intervened on 22 September, Pakistan had suffered a clear defeat. [5]
  9. Wolpert, Stanley (2005). India (3a eld.). Berkeley: University of California Press. p. 235. ISBN 0-520-24696-9 . Cita?o: India, however, was in a position to inflict grave damage to, if not capture, Pakistan's capital of the Punjab when the cease-fire was called, and controlled Kashmir's strategic Uri-Poonch bulge, much to Ayub's chagrin. [6] Alirita la 9an de februaro 2018.
  10. Kux, Dennis (1992). India and the United States : Estranged democracies, 1941?1991. Washington, DC: National Defense University Press . p. 238. ISBN 0-7881-0279-6 . Cita?o: India had the better of the war. [7] Alirita la 9an de februaro 2018.
  11. "Asia: Silent Guns, Wary Combatants". Time. 1 October 1965. [8] Alirita la 9an de februaro 2018. Cita?o: India, by contrast, is still the big gainer in the war. Alternate link: http://content.time.com/time/subscriber/printout/0,8816,834413,00.html
  12. Small, Andrew. The China-Pakistan Axis: Asia's New Geopolitics. Oxford University Press, 2013. p. 17. ISBN 978-0-19-021075-5 . "... the war itself was a disaster for Pakistan, from the first failed attempts by Pakistani troops to precipitate an insurgency in Kashmir to the appearance of Indian artillery within range of Lahore International Airport."
  13. Conley, Jerome. Indo-Russian military and nuclear cooperation: lessons and options for U.S. policy in South Asia. Lexington Books, 2001. ISBN 0-7391-0217-6 .
  14. Profile of Pakistan ? U.S. Department of State, Failure of U.S.'s Pakistan Policy ? Interview with Steve Coll [9] Alirita la 9an de februaro 2018.
  15. Speech of Bill McCollum, Arkivita la 4an de Marto 2016 ?e Wayback Machine. in United States House of Representatives 12a de Septembro 1994 [10]
  16. South Asia in World Politics de Devin T. Hagerty, 2005 Rowman & Littlefield, ISBN 0-7425-2587-2 , p. 26
  17. McGarr, Paul. The Cold War in South Asia: Britain, the United States and the Indian Subcontinent, 1945?1965. Cambridge University Press, 2013. p. 315. ISBN 978-1-139-02207-1 . "... after some initial success, the momentum behind Pakistan's thrust into Kashmir slowed, and the state's inhabitants rejected exhortations from the Pakistani insurgents to join them in taking up arms against their Indian "oppressors." Pakistan's inability to muster support from the local Kashmiri population proved a disaster, both militarily and politically."
  18. Small, Andrew. The China-Pakistan Axis: Asia's New Geopolitics. Oxford University Press, 2013. pp. 17?19. ISBN 978-0-19-021075-5 . "Mao had decided that China would intervene under two conditions?that India attacked East Pakistan, and that Pakistan requested Chinese intervention. In the end, neither of them [were] obtained."
  19. McGarr, Paul. The Cold War in South Asia: Britain, the United States and the Indian Subcontinent, 1945?1965. Cambridge University Press, 2013. pp. 325?327. ISBN 978-1-139-02207-1 .
  20. Riedel, Bruce. Avoiding Armageddon: America, India, and Pakistan to the Brink and Back. Brookings Institution Press , 2013. pp. 66?68. ISBN 978-0-8157-2408-7 .
  21. Riedel, Bruce. Avoiding Armageddon: America, India, and Pakistan to the Brink and Back. Brookings Institution Press, 2013. pp. 67?70. ISBN 978-0-8157-2408-7 .
  22. McGarr, Paul. The Cold War in South Asia: Britain, the United States and the Indian Subcontinent, 1945?1965. Cambridge University Press, 2013. pp. 324?326. ISBN 978-1-139-02207-1 .
  23. McGarr, Paul. The Cold War in South Asia: Britain, the United States and the Indian Subcontinent
  24. McGarr, Paul. The Cold War in South Asia: Britain, the United States and the Indian Subcontinent, 1945?1965. Cambridge University Press, 2013. pp. 350?353. ISBN 978-1-139-02207-1 ."In retrospect, it is clear that the Indo-Pakistani War of 1965 represented a watershed in the West's association with the subcontinent."
  25. McGarr, Paul. The Cold War in South Asia: Britain, the United States and the Indian Subcontinent, 1945?1965. Cambridge University Press, 2013. pp. 360?363. ISBN 978-1-139-02207-1 ."By extending the Cold War into South Asia, however, the United States did succeed in disturbing the subcontinent's established politico-military equilibrium, undermining British influence in the region, embittering relations between India and Pakistan and, ironically, facilitating the expansion of communist influence in the developing world."
  26. Riedel, Bruce. Avoiding Armageddon: America, India, and Pakistan to the Brink and Back. Brookings Institution Press, 2013. pp. 69?70. ISBN 978-0-8157-2408-7 . "The legacy of the Johnson arms cut-off remains alive today. Indians simply do not believe that America will be there when India needs military help ... the legacy of the U.S. "betrayal" still haunts U.S.-Pakistan relations today."

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Bisht, Rachna (15a de A?gusto 2015), 1965: Stories from the Second Indo-Pakistan War, Penguin UK, p. 60, ISBN 978-93-5214-129-6
  • Higgins, David R. (20a de Januaro 2016), M48 Patton vs Centurion: Indo-Pakistan War 1965, Osprey Publishing, p. 103, ISBN 978-1-4728-1094-6