Banpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banpo
urbo , arkeologia loko [+]

Supermara alteco 639  m [+]
Koordinatoj 34° 16′ 28″  N , 109° 2′ 51″  O (mapo) 34.27444444 109.0475 Koordinatoj: 34° 16′ 28″  N , 109° 2′ 51″  O (mapo)

Banpo (Ĉinio)
Banpo (?inio)
DEC

Map
Banpo
Vikimedia Komunejo :   Banpo Site [+]
v ? d ? r
?nurornamita vazo el la Jang?ao -kulturo el Banpo.

Banpo ( ?ine : 半坡; Pinjino : Banp? ) estas arkeologia trovejo en la valo de Flava Rivero iom oriente de ?jiano (西安; X?'?n), ?inio. ?i estis ekmalkovrita en 1953 kaj elfosita 1954?1957. [1]

Banp? enhavas la resta?ojn de pluraj bone organizitaj neolitikaj setlejoj datanta de proksimume 4.500 a.K. [2] . Tiel ?i apartenas al la frua epoko de la Jang?ao -kulturo.

La vila?o kovras grandan areon de 5-6 hektaroj kaj estis ?irka?igita de fosa?o, ver?ajne defenda ?irka?fosa?o kvin a? ses metrojn lar?a. La domoj estis konstruitaj el koto kaj ligno, rondaj kun superpendantaj pajlotegmentoj ( fragmito ), ili staris sur malaltaj fundamentoj. Krome trovi?is en Banpo komunaj areoj por entombigoj.

Banp? estas la plej granda inter la neolitikaj setlejoj kun a?o de pli ol 6000 jaroj. Banpo estas la trovejo tipa ( tipejo ) kaj nomdona por la Banpo-epoko, la frua epoko de la Jang?ao-kulturo .

Trova?oj el Banpo estas ekspoziciataj en Xi'an Banpo Museum en urbo ?jiano.

Banp?-simboloj [ redakti | redakti fonton ]

Kelkaj el la simplaj simboloj trovitaj en Banpo.
Pliaj el la simboloj.

Aparte grava trova?o estas aro de tre antikvaj simboloj, eble ?ina praskribo. La fakesprimo " Banpo-simboloj " (?ine: 半坡陶符) estis donita al la 27 markigoj sur prahistoriaj artefaktoj el la 5-a jarmilo a.K.. Similaj markigoj estas trovita en Ji?ngzhai (?ino: 姜寨) kaj kelkaj aliaj ejoj de Jang?ao-kulturo en provinco Shaanxi [3] .

Kelkaj kredas la markigoj estas skriba sistemo rilate al la orakolosta skribo , sed aliaj dubas ke la markigoj entute reprezentas skribon.

La signoj trovi?as sur ru?aj argilaj platoj. Oni trovis du tipojn de signoj, la pli simplaj ?ajnas esti nombroj, la aliaj pli komplikaj povas esti la nomoj de familioj a? triboj. [4]

La Banp? simboloj estis eltrovitaj tre frue (1954-57) [5] kaj estas relative multenombraj (kun 22 malsamaj simboloj sur 113 ceramikeroj) [6] , tial ili trovis tre grandan atenton tutmonde.

Kelkaj sciencistoj atentigas, ke eble ne temas pri praskribo, ?ar la simboloj aperas nur unuope [7] [8] , kontra?e al vera skribo, kiu emas aperi en vicoj. Tiel, anka? ne estas iu kunteksto, el kiu eblus konkludi ke la simboloj estas efektive uzitaj kiel lingvo [9] [10] . “Surbaze de la Banp?-tipaj simboloj kelkaj e? diras, ke la historio de ?ina skribo antikvas pli ol 6.000 jarojn. Tiaj asertoj estas ver?ajne nepravigeblaj” [11] .

Referencoj kaj notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Ching et al., Francis D.K. (2007). A Global History of Architecture . New York: John Wiley and Sons. pp. 8?9. ISBN 0-471-82451-3 .
  2. Banp? estas radiokarbone datita al 4770-4290 a.K. post kalibrado per dendrokronologio de en:bristlecone pine - Woon (Woon 1987, p.275) raportas 4000 a.K.
  3. Ji?ngzhai estas radiokarbone datita al 4020-3635, Woon (Woon 1987, p.276) raportas 3500 a.K.
  4. Edoardo Fazzioli: Caratteri Cinesi , 1986. La? p. 12-13 de la germanlingva eldono: Gemalte Worter (Pentritaj vortoj), fourierverlag, Wiesbaden, 2003. ISBN 3-932412-11-7 .
  5. 文物出版社 Wenwu Ch?b?nshe, 1963, p.306
  6. Woon 1987, p.13 (nombrado ne inkluzivas variantojn)
  7. Woon 1978 p.13 &22
  8. Wenwu Press 1963, p.197; pl.141 & pls.167-171
  9. Tang Lan 1978
  10. Qiu 2000 p.31
  11. Qiu 2000 p.33

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

pri arkeologiaj trova?oj en ?inio
pri ?ina skribo
  • Boltz, William G. (1994; reviziita 2003): The Origin and Early Development of the Chinese Writing System . American Oriental Series, vol. 78. American Oriental Society, New Haven, Connecticut, USA. ISBN 0-940490-18-8 . angle
  • Keightley, David. N. (1989). “The Origins of Writing in China: Scripts and Cultural Contexts.” In Senner, Wayne M. (1989). The Origins of Writing. Lincoln: University of Nebraska Press; ISBN 0803291671 ; ISBN 978-0803291676 : pp.171-202. angle
  • L? Xueqin 李學勤 (1985). 考古發現與中國文字起源 (archaeological discoveries and the origins of Chinese writing), in 中國文化?究集刊 Zh?ngguo wenhua yanji? jik?n 2; Shangh?i: Fudan Daxue Ch?b?nshe, pp. 146-157. (?ine)
  • Qiu X?gu? ?錫圭 (2000). “Chinese Writing”. English translation of 文字學?論 by Gilbert L. Mattos and Jerry Norman. Early China Special Monograph Series No. 4. Berkeley: The Society for the Study of Early China and the Institute of East Asian Studies, University of California, Berkeley. ISBN 1-55729-071-7 .
  • Tang Lan 唐蘭 (1975). 關於江西吳城文化遺址與文字的初步探索 (A preliminary investigation of the script on the ancient cultural remains at Wucheng, Ji?n??), in Wenwu (Cultural Relics) v.7, pp.72-76 (?ine)
  • Wenwu Press (1963) (ed. by the Institute of Archaeology, Academia Sinica and the Banp? Museum 中國科學院考古?究所 & 陜西省西安半坡博物?). 西安半波 “X?’?n Banp?”. 北京 B?ij?ng: 文物出版社 Wenwu Ch?b?nshe. (?ine)
  • Woon, Wee Lee 雲惟利 (1987). “Chinese Writing: Its Origin and Evolution” (in English; Chinese title漢字的原始和演變). Originally published by the Univ. of East Asia, Macau; now by Joint Publishing, Hong Kong.