El Vikipedio, la libera enciklopedio
La
Balfour-deklaro
(
2-a de novembro
1917
) estis deklaro, ke la britoj apogas
establon de nacia hejmo por la juda popolo en Palestino
(
?the establishment in Palestine of a national home for the Jewish people”
). La deklaro okazis en formo de letero, kiun skribis la brita eksterafera ministro
Arthur James Balfour
al
Lionel Walter Rothschild
, (barono Rothschild la 2-a), gvidanto de la brita judaro.
La Balfour-deklaro okazis danke al da?raj streboj de la londonaj
cionismaj
gvidantoj
?ajim Vajcman
kaj
Na?um Sokolov
, sed ?i ne plenumis centprocente la dezirojn de la judoj, kiuj volis restarigi Palestinon kiel judan nacian hejmon.
?i asertis la jenon: "La registaro de Lia Re?a Mo?to rigardas kun favoro la fondon de Nacia Hejmo por la Hebrea Popolo en Palestino, kaj faros sian eblon por faciligi la atingon de tiu ?i celo, kun klaresprimita kompreno, ke nenio estos farata, kio povus malutili al la ekzistantaj civilaj kaj religiaj rajtoj de la ne-hebreaj komunumoj en Palestino a? al la rajtoj kaj politika le?ostato, kiujn la Hebreoj ?uas en iu alia lando."
La deklaro aparte akcentis, ke
ne povas okazi tiuj pa?oj, kiuj vundas la civitajn kaj religiajn rajtojn de la palestinaj nejudoj
, malatente pri tio, la deklaro vekis pasiajn esperojn inter la cionistoj kaj ?ajnis plenumi la volojn de la Cionisma Monda Asocio. La brita registaro esperis, ke ? je efiko de la deklaro ? la judoj apogos la britajn pretendojn (anka? en Usono) por certigi la Suezan kanalon en Egiptio.
La Balfour-deklaron apogis e? la gvidantaj ententaj potencoj kaj la
Ligo de Nacioj
donis al Britio la mandaton pri Palestino (
24-a de julio
1922
).
En majo de 1939, la brita registaro ?an?is sian politikon: ?i proponis en blanka libro la limigon de la enmigrintoj je 75.000 kaj la enmigrado fini?u je 1944. La cionistoj kondamnis la novan politikon kaj akuzis Brition pri favorigo de la palestinaj araboj.