한국   대만   중국   일본 
August von Fligely - Vikipedio Saltu al enhavo

August von Fligely

El Vikipedio, la libera enciklopedio


August von Fligely
Persona informo
Naski?o 26-an de septembro 1810 ( 1810-09-26 )
en Janow Lubelski
Morto 12-an de aprilo 1879 ( 1879-04-12 ) (68-jara?a)
en Vieno
?tataneco A?stra imperio
A?strio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Tereza milita akademio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kartografo
oficiro Redakti la valoron en Wikidata
v ? d ? r

August von FLIGELY (naski?inta la 26-an de septembro   1810 en Janow Lubelski , mortinta la 12-an de aprilo   1879 en Vieno ) estis a?stra oficiro kaj kartografo.

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Estante filo de kolonelo li frekventis la soldatan akademion en Wiener Neustadt kaj servis inter 1836 kaj 1852 kiel oficiro ?e la lo?istika centro (Generalquartiermeisterstab) en Vieno (1848 majoro, 1857 generalmajoro, 1865 feldmar?ala le?tenanto). En 1852 li nomumi?is raportisto en la militdepartemento de la armea supera komandejo. En 1853 oni resendis lin al la lo?istikejo kie li ekestris la geografian instituton. ?in li gvidis ?is 1872.

Li ege anta?enpu?is la trianguladon kaj geodezian pritrakton de Hungarujo, Transilvanio kaj Vala?io . Tamen li e? pli okupi?is pri kreo de modernega speciala karto de la tuta Danuba Monarkio utiligante ?iun datenojn ekde la ?us en 1869 ordonita mezurado de ?iuj teritorioj. Fligely plimodernigis la tutan sciencon kartografian per heliogravurado kaj fotografia kartoreproduktado. Por plibonigi la plastikan bildigon de la surfaco li enkondukis - la? la sistemo de Johann Georg Lehmann - aplikon de tavollinioj, kolorigo kaj meto de ombrostrekoj por rapida ekkono de la speco de la diversaj surfaceroj.

Sub lia estrado fari?is la plejmulto de la malnovaj specialkartoj (1: 144 000) kaj de la novaj (1: 75 000) pri Bohemujo, Dalmatio kaj Hungarujo, krome la ?eneralaj mapoj de Hungarujo, Transilvanio kaj Galicio (litografie), de Vala?io kaj de Bohemujo (kuprogravure 1:288 000). Aldonendas mapoj de Adriatiko .

Estante prezidanto de la A?stria Komisiono pri Internacia Geodezio kaj vicprezidanto de la E?ropa Arkmezurada Komisiono li tre konati?is internacie inter la fakularo kaj enga?i?is ekde 1861 realigi multajn planojn de la menciitaj societoj.

Honoroj [ redakti | redakti fonton ]

Por honori lin oni nomis por li Fligeli-kabon sur Rudolf-insulo kaj fjordon en Grenlando .

Fonto [ redakti | redakti fonton ]

Oliwa, Godfried: "Fligely, August von". ?e: Neue Deutsche Biographie 5 (1961), p. 247 ( tie ?i interrete )

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]