한국   대만   중국   일본 
Atlantikaj sekaj arbaroj - Vikipedio Saltu al enhavo

Atlantikaj sekaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atlantikaj sekaj arbaroj
ekoregiono , ekoregiono la? Monda Natur-Fonduso [+]

Lando Brazilo
Federaciaj ?tatoj Bahio , Minas-?erajso , Pia?io
Koordinatoj 14° 0′ 0″  S , 44° 0′ 0″  U (mapo) -14 -44 Koordinatoj: 14° 0′ 0″  S , 44° 0′ 0″  U (mapo) [+]

Areo 115 440 km² (11 544 000 ha )

Biomoj de regiono Atlantikaj arbaroj

Birdospecioj 311 [1]
Mamulspecioj 147 [1]

Atlantikaj sekaj arbaroj (Brazilo)
Atlantikaj sekaj arbaroj (Brazilo)
DEC
Map
Atlantikaj sekaj arbaroj
Vikimedia Komunejo :   Brazilian Atlantic Dry Forests Ecoregion (One Earth) [+]
v ? d ? r
Situo de la ekoregiono.
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj en la mondo.

La atlantikaj sekaj arbaroj estas tersupra?a ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono la? la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de Brazilo . La atlantikaj sekaj arbaroj kongruas kun samnoma tutmondaj 200 -regiono kaj estas parto de la Atlantikaj arbaroj . Tiuj ?i estas signitaj de la organiza?o Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International ) kiel biodiverseco-ri?a?ejon ; pro la sama kialo, nome la ri?a biodiverseco , Unesko estas registrinta la Atlantikajn arbarojn kiel biosferan rezervejon .

Priskribo [ redakti | redakti fonton ]

La atlantikaj sekaj arbaroj kovras areon de 115 100 kvadrataj kilometroj, trovi?ante inter la savanoj de Cerado en centra Brazilo kaj la sekaj arbedaroj de Kaatingo en nordorienta Brazilo. La ekoregiono etendi?as de norda Minas-?erajso tra okcidenta Bahio en centran Pia?ion . La atlantikaj sekaj arbaroj ?enerale situas la?longe de la supra Sankta-Francisko-Rivero de Minas-?erajso kaj Bahio, kaj en la baseno de la Gurgveja-Rivero en Pia?io. Granda enklavo de atlantika seka arbaro situas en Diamantina-Altebena?o de orient-centra Bahio.

La klimato estas plejofte tropika kun kvin sekaj monatoj. La jarpluvo varias de 850 al 1 000 mm.

Fla?ro [ redakti | redakti fonton ]

La seka arbaro en Diamantina-Altebena?o.

La sekaj arbaroj estas sufi?e densaj, kun altecoj de 25 al 30 m. Ili estas karakterizataj de deciduaj kaj kvaza?deciduaj arboj arbospecioj kiaj Cavanillesia arborea ( malvacoj ), Cedrela fissilis ( meliacoj ), Schinopsis brasiliensis ( anakardiacoj ), Astronium urundeuva (anakardiacoj), Aspidosperma macrocarpa ( apocinacoj ) kaj Tabebuia -specioj ( bignoniacoj ). La plej rimarkinda specio estas certe Cavanillesia arborea , kun granda botelforma trunko kiu la?diametre atingas ?is 1,5 metrojn kaj la?alte ?irka? 27 metrojn.

Fa?no [ redakti | redakti fonton ]

?ar sekaj arbaroj estas submetataj al rimarkindaj sezonaj ?an?oj, iliaj biotoj reprezentas interesajn adapta?ojn. Pluraj birdospecioj flugas norden dum la seka sezono , revenante por reprodukti?i dum la pluvsezono . Kvankam tiu birdomigrada sistemo koncernas almena? 20 da specioj, malmulto estas sciata pri ?i.

La ekoregiono gastigas plurajn endemiajn speciojn kiajn Tangara cyanoventris ( tra?pedoj ), Megaxenops parnaguae ( furnariedoj ), Augastes lumachellus ( kolibroj ), Nyctiprogne vielliardi ( kaprimulgedoj ), Sporophila frontalis (tra?pedoj), kaj Formicivora iheringi ( tamnofiledoj ). Tangara cyanoventris vivas en orienta Brazilo ekde Bahio al San-Pa?lo . ?i lo?as en arbaroj kaj sekundaraj arbaroj sed anka? en senarbarigejoj kaj emas trovi?i je altitudoj inter 500 kaj 1 000 metroj.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj   Brazilo
NT0204 Ba?iaj sekaj arbaroj   Meksiko
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj   Meksiko
NT0207 Ka?ko-valaj sekaj arbaroj   Kolombio
NT0210 ?ako   Argentino ,   Bolivio ,   Paragvajo
NT0212 ?ikitaj sekaj arbaroj   Bolivio ,   Brazilo
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj   Kubo
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj   Meksiko
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj   Jamajko
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj   Peruo
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj   Porto-Riko
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj   Meksiko
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago   Trinidado kaj Tobago
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj   Ekvadoro ,   Peruo

Referenco [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]